Distrikto Mezőkovácsháza

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

La Distrikto Mezőkovácsháza [mezOkovAĉhAza] (hungare Mezőkovácsházai járás) estas distrikto en Hungario en departemento Békés. Ĝi situas sur ebenaĵo laŭ landlimo de Rumanio en la suda parto de la departemento (en la sudorienta parto de la lando).

Distrikto Mezőkovácsháza en Hungario

La distrikta ĉefurbo estas Mezőkovácsháza, kiu estas urbo, krome estas 3 aliaj urboj kaj 2 grandvilaĝoj, la ceteraj 12 estas vilaĝoj.

La areo estas 881,49 km², kie loĝas 38 276 homoj. La loĝantoj okupiĝas precipe pri agrikulturo, (tritikoj maizoj). La ĉevalobredejo en Mezőhegyes estas tutlande fama dum jarcentoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Tiu distrikto funkciis jam en la historio, sed ĝis Traktato de Trianon en departemento Csanád. Inter 1983-2013 la distrikta sistemo ne funkciis en Hungario.

Komunumoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • la datenoj venis el la Hungara Vikipedio