Falĉilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Viro kiu uzas falĉilon
Falĉilo kaj falĉileto

Falĉilo estas manlaborilo por detranĉi herbon kaj grenon.

Ĝiaj formo kaj materialoj varias laŭ historio kaj regiono, sed ĝenerale, nuntempe ĝi estas farita el forĝebla ŝtalo, kiu formas longan, larĝan, iom kurban klingon (longo ĉ. 1 m, larĝo ĉ. 6-7 cm), fiksitan al longa ligna tenilo (1,5 ĝis 1,8 metrojn longa). La klingo fiksiĝas sur la tenilfino ĉ. 60-grade. Partoj de klingo estas la tranĉ-rando kaj falĉil-kalkano (tiu ĉi proksime al la flaĉiltigo). La ligna longa tigo de la tenilo surhavas unu aŭ du vertikale alfiksitajn etajn man-tenilojn.

La falĉado okazas per falĉaj (ir-reiraj) movoj. Oni devas dum la falĉado multfoje akrigi la klingon per akrigŝtono. Post longa uzo de falĉilo oni devas marteli ĝin denove.

La falĉado estis la plej malfacila laboro inter la agrikulturaj laboroj (legu la artikolon rikolto), sed ekde la 1960-aj jaroj ĝi estis maŝinigita. Ekde tiam oni amase uzas falĉilmaŝinojn kaj kompleksajn rikoltomaŝinojn.

Falĉilo signifas slange murdilon, per kiuj oni amase bŭcas kaj rapide mortigas homojn.

En mitoj falĉilo estas atributo de la Morto.

Armilo[redakti | redakti fonton]

Milita falĉilo estas simila al halebardo speco de tranĉarmilo, populara dum la insurekcio de Kościuszko.

Esprimoj[redakti | redakti fonton]

  • Krurfalĉo estas kapto au baro de la piedo de iranto, kaŭzante stumblon aŭ falon
  • Postfalĉaĵo, postfojno: fojno el dua rikolto en sama jaro

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]