Cibakháza
Cibakháza | |||
grandvilaĝo | |||
La administra domo de Cibakháza
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Cibakháza | |||
Lando | Hungario | ||
---|---|---|---|
Regiono | Norda Ebenaĵo | ||
Departemento | Jász-Nagykun-Szolnok | ||
Rivero | Tiso | ||
Areo | 38 km² (3 800 ha) | ||
Loĝantaro | 4 117 (01.01.2015) | ||
Denseco | 108,34 loĝ./km² | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MEST (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 5462 | ||
Telefona antaŭkodo | 56 | ||
Vikimedia Komunejo: Cibakháza | |||
Retpaĝo: www | |||
Cibakháza [cibakhAza] estas grandvilaĝo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Norda Ebenaĵo, en departemento Jász-Nagykun-Szolnok, en distrikto Kunszentmárton. La loknomo signifas hungare: domo de Cibak, kiu estis historia figuro. Loke la mallonga loknomo estas Cibak.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Cibakháza situas sur ebenaĵo, Tiso preterfluas, laŭ ĉefvojo Szolnok-Kunszentmárton. La lasta urbo troviĝas je 18, Szolnok je 34, Mezőtúr je 36, Budapeŝto je 120 km-oj.
Historio
[redakti | redakti fonton]La komunumo estis menciita unue en 1456, en 1465 ĝi iĝis kampurbo. La turkoj faris senhoma la urbeton, kiu refondiĝis en 1717 kaj rericevis la rangon kampurbo en 1832. La vilaĝo situis ĉe la maldekstra flanko de Tiso, kie estis grava trapasejo, sekve doganejo. En 1849 la hungaraj taĉmentoj sukcese profitis la trapasejon kaj forpuŝis la aŭstrajn militistojn. Pli poste tie okazis la plej granda kanaligo de Tiso. 16 km-ojn longa branĉo ĉesis, tio iĝis Morta Tiso, la urbeto perdis kaj la riveron, kaj la trapasejon. Sekve la vilaĝo velketas.
Famuloj
[redakti | redakti fonton]En Cibakháza naskiĝis:
- aktorino Gizi Fekete
- jurhistoriisto Ödön Both.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- romkatolika Preĝejo de Ĉiuj Sanktuloj (Cibakháza) de 1760, en 1840 pligrandigita, la turo estas 28 m-ojn alta
- Lago de Cibakháza
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- Hungara Vikipedio