Lago de Cibakháza

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lago de Cibakháza
fiŝkaptista lago
Fiŝkaptista lago de Cibakháza (parto)
Ŝtato Hungario Hungario
Regiono Norda Ebenaĵo
Distrikto Distrikto Kunszentmárton
Municipo Cibakháza
Rivero Tiso
Areo 1,4 km² (140 ha)
Konstruado 1856
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo enkadre de Hungario
Situo enkadre de Hungario
Situo enkadre de Hungario
Vikimedia Komunejo: Cibakházi Holt-Tisza

La lago de Cibakháza estas artefarita fiŝkaptista lago apud Tiso. Pli malgranda parto de la lago tuŝas ankaŭ vilaĝon Nagyrév.

Historio[redakti | redakti fonton]

Dum reguligo de Tiso en 1856 oni tratranĉis la riverkurbiĝon. La rivero iĝis pli mallonga kaj pli rekta, dum Cibakháza perdis la riveron. Tamen restis la malnova riverbranĉo, kiu iĝis aparta lago. Fiŝkaptistoj profitas la lagon, pri malofte vintre oni rikoltas kanojn. Foje-foje ripozdomoj konstruiĝas laŭ la bordoj. Ĝuste ĉe Cibakháza estas ankaŭ banejo. Loke oni nomumas la iaman riverbranĉon Morta Tiso.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La lago preskaŭ 17 km-ojn longas, averaĝe profundas 2 metrojn, la surfaco estas 1,4 km2, la akvovolumeno estas 2 milionoj kubmetroj. Ĝuste en Cibakháza oni konstruis ponton tra la lago, kiu praktike estas grandparte digo, tre malgranda parto estas simpla ponto. Tiel la akvo ne estas disigita, ŝanĝo de akvo povas okazi.

La fiŝkaptistoj metas fiŝidojn en la lagon, poste oni kaptas la kutimajn fiŝojn vivantaj en Hungario. Ankaŭ la kutimaj birdoj nestas ĉe la lago.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Lago de Cibakháza, en la alia flanko estas domoj de Cibakháza
Anasoj en la lago