Kalvinana preĝejo (Mezőkeresztes)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kalvinana preĝejo de
Mezőkeresztes
Kalvinana preĝejo en Mezőkeresztes
Kalvinana preĝejo en Mezőkeresztes
reformed Christianity church
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Mezőkeresztes
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito kalvinismo
Arkitektura priskribo
Konstruado
Specifo
Ligiloj
vdr

La Kalvinana preĝejo estas religia Monumento historia en Hungario, en urbo Mezőkeresztes.

Historio[redakti | redakti fonton]

La katolika preĝejo estis konstruita en 1490. En la sekva jarcento dum dominado de turkoj la loĝantoj iĝis kalvinanoj kaj ili profitis la preĝejon. Dum liberecbatalo de Francisko Rákóczi la 2-a oni malkonstruis la sakristion. En 1731 oni pentris la preĝejon blanka. En 1771 la katolika episkopo malpermesis pligrandigon de la preĝejo, sed pos 2 jaroj li permesis la renovigon. Ankaŭ tiam la benkoj estis faritaj. En1787 oni konstruis turon 35 metrojn altan. Pligrandigo okazis en 1825. Oni konstruis galerion por la orgeno en 1853, kiu kovras la sanktejon.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo havas po unu turon kaj navon. La sanktejo estas gotiko, la ceteraj partoj baroko. La muroj estas laŭ la kutimoj blankaj.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.