István Jakab (dramisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
István Jakab
Persona informo
Naskiĝo 29-an de oktobro 1798 (1798-10-29)
en Mezőkeresztes
Morto 18-an de oktobro 1876 (1876-10-18) (77-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario vd
Profesio
Okupo ĵurnalistoverkistodramaturgokomponistoLiteratura tradukisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

István JAKAB [iŝtvAn], laŭ hungarlingve kutima nomordo Jakab István estis hungara dramisto, tradukisto, komponisto, ĵurnalisto, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio (1833).

István Jakab [1] naskiĝis la 29-an de oktobro 1798 en Mezőkeresztes. Li mortis la 18-an de oktobro 1876 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

István Jakab frekventis universitaton en Pest (urbo) inter 1815-1819. Komence li faris notarian laboron en la ŝtata administrado. En 1828 li komencis verkadi en Aurora, baldaŭe en aliaj revuoj. Ekde la 1830-aj jaroj liaj teatraĵoj estis prezentitaj, krome li tradukis 40 da teatraĵoj por Nacia Teatro (Budapeŝto). Li forlasis la administran laboron dum la liberecbatalo en 1849, tial post la fiasko li estis forigita el la laborejo. Inter 1851-1860 li estis tradukisto en redaktejo de Reichsgesetzblatt, poste li revenis al la ŝtata administrado.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • teatraĵoj:
    • Falusi lakodalom, (1835) - premiita komedio
    • Zsarnok apa, (1836) - premiita dramo
    • A rózsaünnep, (1860) - muzika teatraĵo
  • tradukaĵoj:
  • komponaĵoj:
    • Ősi Buda gyermeke, fel, szaporán!
  • artikoloj:
    • Miképpen lehetne a magyar játékszínt Budapesten megalapítani? (1834)
    • Az osztrák császár és a szicziliai király közötti kiviteli s vámszerződés (1844)

Fontoj[redakti | redakti fonton]