Logo (programlingvo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Logo estas programlingvo bazita de Lisp. Estis kreata en la 1960aj jaroj en la Massachusetts Institute of Technology de Wally Feurzeig kaj Seymour Papert, kaj, pli facile legebla ol Lisp, estis nomata « senkrampa Lisp ». Logo, ĉefe konata pro la fama grafika testudo, estas kapabla administri listojn, dosierojn, eniroj/eliroj, ktp, do aparte adaptita al la instruado de la algoritmaj konceptoj .

Bona inica lingvo, Logo paradokse estis misĵuĝata, kiel infaneca, pro sia testudo, dum siaj bazaj funkcioj superis la diversajn BASIC de la 1980aj jaroj. Ĝi estis, tiuepoke, bona saltotabulo al la struktura aŭ modula programado, kaj al la artefarita intelekto.

Historio[redakti | redakti fonton]

Logo estis konceptita en 1966 en privata laboratorio en Kambriĝo, la BBN, de Wally Feurzeig et Seymour Papert. Siaj teoriaj bazoj estas la artefarita intelekto, la matematika logiko kaj la evolua psikologio.

Post kvar-jara laboro, la BBN laboristoj sukcesis koncepti la unuan version de Logo, sur PDP-1 komputilo, en Lisp. Tiam estis namata Ghost, kaj estis celanta al la solvado de bazaj problemoj: la cimoj estis tuje montritaj per la testudo. La lingvo ne estis vere potenca. La konceptado ĉefe celis la uzadan simplecon por komencantaj komputikistoj aŭ la eblecon doni detalan komenton pri la eraroj.

Plurajn interfacojn ĝi ricevis, aparte la grafikan testudon, kiu tamen iom tarde aperis. La unua testudo estis telestirata testudo nomita Irving, kiu povis antaŭen aŭ malantaŭen moviĝi, dekstren aŭ maldekstren direktiĝi, kaj elsendi sonon.

La unuaj uzantoj en lerneja medio provis ĝin en Muzzy Jr High, Lexington, Massachusetts.

Versioj[redakti | redakti fonton]

Ekzistas pli ol 130 programaraj versioj de Logo, kun diversaj karakteroj.

  • UCBLogo aperas kiel la plej uzata plurplatforma versio.
  • MSWLogo, senpaga Vindoza versio de UCBLogo, estas ofte uzata en la Britaj lernejoj.
  • Comenius Logo, alia bona versio, estas disponebla en Holanda, Germana, Ĉeĥa, ktp.
  • SOLI Logo estis franca versio larĝe uzata en la lernejoj en la 1980-aj jaroj.
  • Lego/Logo estis kontrol-sistemo por Lego motoroj kaj sentiloj, multe uzata en la lernejoj en la 1990-aj jaroj.

Aliaj gravaj versioj, bazitaj en interpretiloj skribitaj en Ĝavo :

  • P_Logo, de la Profil eldono (ne plu ekzistanta).
  • jLogo.
  • XLogo, disponebla en dek lingvoj, aparte en Esperanto.
  • JFLogo montris siajn kapablojn.
  • Logo3d, de la sama aŭtoro, permesanta krei virtualajn pejzaĝojn.
  • Logo.Net.

Finfine, MicroWorlds (kreita de LCSI, Logo Computer Systems Inc), tute grafika versio de la programlingvo.