XLogo
Aspekto
XLogo estas interpretilo skribita en Ĝavo . Estas libera programaro distribuita laŭ la permesilo GNU GPL.
XLogo estas nun disponebla en dek unu lingvoj:
- Franca
- Angla
- Hispana
- Portugala
- Germana
- Araba
- Esperanto
- Galega
- Greka
- Itala
- Kataluna
La programlingvo Logo
[redakti | redakti fonton]La unua principo de la programlingvo Logo estas movi sur l'ekrano objekton nomatan 'testudo' per bazaj komandoj, ekzemple:
- antaŭen
- dekstren
- ripetu
...
Moviĝante, la testudo strekas surekrane kaj oni povas, post iom da lerno, bele desegni.
Fakte, Logo estas vera programlingvo taŭga por ne nur desegni, sed por manipuli vortojn, dosierojn, ktp.
Funkcioj
[redakti | redakti fonton]Ĉefaj avantaĝoj de XLogo:
- Pli ol 300 pradifinitaj komandoj.
- Tre alloga 3D-reĝimo.
- Movada reĝimo.
- Plur-testuda reĝimo.
- Administrado de dosieroj.
...
XLogo-bildaro
[redakti | redakti fonton]-
Krucoj
-
Ĵetkubo
-
Floroj
-
Domo en nebulo
-
Kurbo de Hilbert
-
Spongo de Menger
-
Triangulo de Sierpinski
-
Spiralo
-
Vezikoj
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retejo Arkivigite je 2013-08-08 per la retarkivo Wayback Machine
- Oficiala Eo-retpaĝaro