Ali Hasan al-Maĝid

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ali Hasan al-Maĝid dum pridemandado, 2004

Ali Hassan Abd al-Majid al-Tikriti (|علي حسن عبد المجيد التكريتي - ʿAlī Ḥasan ʿAbd al-Majīd al-Tikrītī, 1941 - 2010) esis ekspolitikisto de Baazo-partio, iama iraka Ministro pri Defendo and militkomandisto. Li estas kuzo de Saddam Hussein.

Al-Maĝid havis gvidan rolon dum la operacoj de la iraka registaro kontraŭ ribelantaj fortoj, nome la kurdoj en norda Irako kaj la ŝijaistoj en la sudo. Li estas kulpigita pri amasdeportado kaj amasmurdo. Li gajnis sian kromnomon "Kemi-Ali" pro apliko de kemiaj armiloj en atakoj kontraŭ la irakaj kurdoj.[1]

Li estis kaptita sekve de la 2003 invado en Irakon kaj akuzita pro militkrimoj. En junio 2007 li estis konviktita kaj kondamnita al mortpuno pro krimoj dum operaco Anfal en la 1980-aj jaroj. Apelacia kortumo konfirmis la mortverdikton la 4-an de septembro 2007. Iraka leĝo postulas la ekzekuton ene de 30 tagoj post la verdikto, sed lia ekzekuto estis prokrastita por ne ofendi la Ramadano-feston..[2]

La ekzekuto, supozeble planita por la 16-a de oktobro 2007, estis prokrastita duan fojon pro malkonsento pri subskribo por ekzekutordono. [3] La 28-an de februaro 2008 la mortverdikto fine estis konfirmita de la iraka registaro.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  1. How the mighty are falling.The Economist
  2. "Chemical Ali" execution postponed for Ramadan: PM. Reuters. Alirita 2007-10-05.
  3. Legal row delays hanging of Iraq's "Chemical Ali". The Edmonton Journal. Alirita 2007-11-02.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]