Oswaldo Payá
Aspekto
| Oswaldo Payá | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 29-an de februaro 1952 en Cerro |
| Morto | 22-an de julio 2012 (60-jaraĝa) en Bayamo |
| Mortokialo | trafikakcidento |
| Lingvoj | hispana |
| Ŝtataneco | Hispanio Kubo |
| Familio | |
| Infano | María Payá Acevedo (en) |
| Okupo | |
| Okupo | politikisto homrajta aktivulo fondinto |
Oswaldo Payá (naskiĝis la 29-an de februaro 1952 en Cerro, mortis 60-jara la 22-an de julio 2012 en Bayamo) estis politika aktivulo en Kubo. En 1999 la ĉeĥia homrajta organizaĵo Člověk v tísni ("homo en bezono") honorigis lin per la premio Homo Homini, aljuĝata al homoj, kiuj defendas demokration kaj homajn rajtojn en ekzempla maniero.

