Johann Andreas Stein

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Johann Andreas Stein
Persona informo
Naskiĝo 16-an de majo 1728 (1728-05-16)
en Bruchsal
Morto 29-an de februaro 1792 (1792-02-29) (63-jaraĝa)
en Aŭgsburgo
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Familio
Infano Nannette Streicher
Okupo
Okupo muzikilfaristo • Piankonstruistokomponisto
vdr

Johann Andreas Stein (n. 6-an de majo 1728 en Heidelsheim; m. 29-an de februaro 1792 en Augsburg) apartenis al la plej famaj muzikinstrumentaj konstruistoj siatempaj. Liajn pianojn volonte ludis kaj laŭdis Wolfgang Amadeus Mozart. Liajn atingaĵojn je la konstruado de pianoj la piankonstruista familio Streicher en Vieno daŭrigis kaj perfektigis.

Vivo[redakti | redakti fonton]

De la patro Johann Andreas ricevis la unuajn instrukciojn en la tekniko de orgenkonstruo. Ĉi tiujn bazajn konojn Stein plilarĝigis dum lernoservo ĉe Johann Andreas Silbermann kaj Johann Heinrich Silbermann en Strasburgo kaj poste laboris ĉe majstro Franz Jakob Späth en Regensburg. Post pluaj lerno- kaj migrojaroj en Ulm kaj Stutgarto li unuan fojon alvenis en Aŭgsburgo en 1750 kaj sekvajare ekloĝis tie por ĉiam. En 1752 la metiartisto aliĝis al la „Muzikŝatanta kaj –praktikanta Societo“ de la aŭgsburga burĝaro. En 1757 Stein ricevis la urban civitanecon. La novan orgenon en la preĝejo Barfüßerkirche, konsekritan pentekoste samjare, prizorgis ĝia kreinto ankaŭ kiel orgenisto.

Orgenkonstruisto[redakti | redakti fonton]

En Aŭgsburgo ĉ. 1750 ne plu ekzistis orgenkonstruisto, sed kelkaj orgenoj en la preĝejoj de la urboj bezonis riparon aŭ pluraj estis komplete novigendaj, kio havigos al fakulo kiel li sufiĉan porvivon. Tiel en 1756 li ebligis per riparado de la traktilaro kaj en 1767 per nova balgaro denove sonoran eklezian muzikon en la St.-Anna-preĝejo. En 1769 li riparis la muzikinstrumenton de la evangelista Ulrich-preĝejo, kaj en 1780 estis la vico de la orgeno en la preĝejo St. Peter am Perlach.

Piankonstruisto[redakti | redakti fonton]

Krom prilabori ekleziajn mendojn li ankaŭ ion elcerbumis pri aliaj muzikiloj. Je tio li sukcesis en 1773 plibonigon de la „germana pianomekaniko“, kiu decide antaŭenigis la pianon kaj puŝis la vendadon de la muzikinstrumento.

Familio Mozart
(pentraĵo ĉ. 1780)

Florencano Bartolomeo Cristofori ekipis kaj per tio pluevoluis la pianon per plenmatura mekaniko. Johann Andreas Stein aldone inventis la bufromekanikon, je kiu la marteletoj estas muntitaj rekte ĉe la klavolevumiloj. La piano per tio fariĝis pli sonora kaj modulkapabla. La nova sonsento entuziasmigis Leopold Mozart, Wolfgang Amadeus Mozart kaj ankaŭ Ludwig van Beethoven. La pionira invento de bufromekaniko kun ekigo dominis kiel pratipo de la „germana“ resp. „viena mekaniko“ la germanan kaj aŭstran piankonstruadon ĝis ĉ. 1850, antaŭ ol iom post iom venkis la „angla“ puŝlamena mekaniko.

Unu el la plej gravaj klientoj de Stein estis Wolfgang Amadeus Mozart, kun kies familio li estis amike ligita. En la jaro 1763 lia patro akiris dum restado de la mirinfano en la urbo ĉe rivero Lech vojaĝpianon, sur kiu la filo dum longaj jaroj ludis. 14 jarojn poste la jam establiĝinta komponisto prezentis koncerton en Aŭgsburgo en la Fugger-domo, por kiu tri pianoj estis disponigitaj. Katedralorgenisto Johann Michael Demmler ludis sur la unua, Wolfgang Amadeus Mozart sur la dua kaj Johann Andreas Stein sur la tria pianego.

Stein konstruis dum sia vivo en sia aŭgsburga metiejo ĉ. 700 pianojn, kiuj estis demandata en tuta Eŭropo. En la Mozart-domo je Aŭgsburgo staras unu el la pianoj de Stein, produktita en la jaro 1785. Siajn instrumentojn li signis laŭ la tiama modo per la francigita versio de siaj individuaj nomoj „Jean André Stein“.

Idoj[redakti | redakti fonton]

  • Nannette Streicher, denaska Anna-Maria Stein (n. 2-an de januaro 1769 en Aŭgsburgo; m. 16-an de marto 1833 en Vieno). Ŝi edziniĝis en 1794 kun pianisto kaj piankonstruisto Johann Andreas Streicher kaj daŭrigis la patran heredaĵon.
  • Matthäus Andreas Stein (n. 12-an de decembro 1776 en Aŭgsburgo; m. 6-an de majo 1842 en Vieno).
  • Friedrich Stein (n. 26-an de majo 1784 en Aŭgsburgo; m. 5-an de marto 1809 en Vieno).

Orgenkonstruaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • 1755-1757 pompa orgeno de la preĝejo Barfüßerkirche en Aŭgsburgo (detruita dum la dua mondmilito)
  • 1763 orgeno por la monaĥinejo Thekla en Welden ĉe Aŭgsburgo
  • 1766 orgeno por la katolika preĝejo Sankta Kruco en Aŭgsburgo
  • Orgeno en la katedralo je Eichstätt

Piankonstruista dinastio[redakti | redakti fonton]

La gefiloj de Johann Andreas Stein, Matthäus Andreas kaj Nannette Streicher, transprenis post lia morto en la jaro 1792 la gepatran metiejon. Du jarojn poste tamen ili transloĝiĝis al Vieno kaj kune malfermis tie pianofabrikon sub la nomo"Frère et Soeur Stein". En 1802 ili separis la komunan entreprenon, kaj Matthäus Andreas daŭrigis sian firmaon sub la nomo "André Stein". Li estis konato de Ludwig van Beethoven, kies instrumentojn li ankaŭ prizorgis.

Carl Andreas Stein (n. 4-an de septembro 1797; m. 28-an de aŭgusto 1863 en Vieno)

Ankaŭ la filo de Matthäus Andreas, Carl, ellernis la piankonstruan metion. En 1829 li ricevis sian piankonstruan kompetencilon kaj en 1841 li transprenis la entreprenon de la fama piankonstruisto Conrad Graf en la Mondscheinhaus (lunbrilodomo). En 1844 li ricevis la titolon "i.r. kortego-piano-konstruisto".

Sub la nomo Streicher la entrepreno produktis pianojn dum pluraj generacioj ĝis sia fermado en la jaro 1896.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Katalog der Sammlung alter Musikinstrumente, I. Teil: Saitenklaviere, Wien: Kunsthistorisches Museum 1966

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Eva Maria Hertz; Johann Andreas Stein (1728-1792). Ein Beitrag zur Geschichte des Klavierbaues; Würzburg 1937.
  • Silke Bettermann, Michael Ladenburger; Die Orgel von Johann Andreas Stein in der Barfüßer-Kirche in Augsburg; in: Die Königin der Instrumente - Orgelstiche der Beethovenzeit aus der Sammlung Hans Gerd Klais, Begleitbuch zu einer Ausstellung des Beethoven-Hauses; Bonn 2000, S. 65; ISBN 3-88188-061-5
  • Geschichte der Stadt Augsburg von der Römerzeit bis zur Gegenwart; Stuttgart 1984; ISBN 3-8062-0283-4
  • Baedecker Augsburg; Ostfildern-Kemnat 2004; ISBN 3-87954-001-2
  • Michael Latcham; Mozart and the pianos of Johann Andreas Stein; in: „The Galpin Society journal“ 51 (1998), S. 114 – 153 (englisch)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]