Johann Andreas Silbermann

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Johann Andreas Silbermann
Persona informo
Naskiĝo 26-an de junio 1712 (1712-06-26)
en Strasburgo
Morto 11-an de februaro 1783 (1783-02-11) (70-jaraĝa)
en Strasburgo
Lingvoj francagermana
Familio
Patro Andreas Silbermann
Frat(in)oj Johann Daniel Silbermann • Johann Heinrich Silbermann
Okupo
Okupo orgenkonstruo • klavicenfaristo
vdr

Johann Andreas Silbermann (n. 26-a de junio 1712 en Strasburgo; m. 11-a de februaro 1783 samloke) estis alzaca Orgenkonstruisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

La fama orgeno en la preĝejo Thomaskirche en Strasburgo

Silbermann estis la filo de la alzaca orgenkonstruisto, devenanta el Saksio, Andreas Silbermann kaj la nevo de Gottfried Silbermann, kiu en Saksio samsukcese konstruis orgenojn. La orgenkonstruaj majstroj Johann Daniel Silbermann kaj Johann Heinrich Silbermann estis liaj fratoj.

Kiam la 16-an de marto 1734 mortis lia patro, Silbermann daŭrigis kunpermeso de la urbo la laboron de sia patro kaj iĝis ties posteulo.

Silbermann konstruis ĉ. 40 orgenojn en la katedralo de Arlesheim, Colmar, Strasburgo (Thomaskirche, Saint-Pierre-le-Jeune protestant) ktp. En 1775 li publikigis Geschichte der Stadt Strassburg (historio de la urbo Strasburgo).

En la aĝo de 71 jaroj Johann Andreas Silbermann mortis en Strasburgo.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Local-Geschichte der Stadt Strassburg. - Strassburg : Lorenz, 1775

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]