Socia tavolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
13a-jarcenta franca reprezento de la triparta socia ordo de la MezepokoOratores: "tiuj kiuj preĝas", Bellatores: "tiuj kiuj luktas", kaj Laboratores: "tiuj kiuj laboras".

Socia tavolo estas la tavolo de socio, difinita per komuna vivostilo aŭ simila socia funkcio.[1] Temas pri la socia divido kiu kongruas kun la kriterioj propraj de la feŭdismo kaj la Antikva Reĝimo. La sociaj tavoloj (nobelaro, klerikaro kaj "tria stato", en sia klasika formo) tendencas esti fermitaj grupoj, ĉar oni eniras en ili normale pro naskocirkonstancoj (familio kaj eĉ unuenaskiteco –difinite de la sekso kaj ordo de nasko–), diference de la sociaj klasoj, kiuj estas difinitaj de ekonomiaj interesoj (posedantoj de la produktrimedoj kaj laboristoj). Spite tion, la tavoloj ne estas absolute fermitaj, diference de kastoj, kaj estas la eblo de socia plialtigo pere de eksterordinaraj meritoj (nobeligo fare de la reĝo pro servoj ĉu militaj aŭ alitipaj, eĉ pro aĉeto kontraŭ mono –aĉeteblo de postenoj kaj privilegioj–); pro geedziĝo (kvankam la neegalemaj rilatoj estas malbone rigardataj sociale) kaj pro la mekanismoj de eklezia rekrutado (kio justiĝas spirite per la termino alvokiĝo - dia alvokiĝo-).

La socia tavolo povas ricevi ankaŭ la nomojn de stato (kiel en neeklezia stato kaj en eklezia stato –ne konfuzi kun la politika koncepto de ŝtato, reference al tio ŝtata kaj ne al tio tavola–), ĉar oni identigas ĝin kun difina kaj esenca karaktero de la persono (kiel la civila stato) aŭ ankaŭ de ordo. Oni povas nomigi la socion kiu estas konstruita baze de tavoloj aŭ ordoj kiel tavola socioorda socio.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Asocio de Akademioj de la Hispana Lingvo (2014). «estamento». Diccionario de la Real Academia Española (23a eldono). Madrid: Espasa. ISBN 978-84-670-4189-7.