Szlachta

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Pola szlachta-ano de la 17-a jarcento, en sarmata vesto

La Szlachta [ŝlaĥta] estis laŭleĝe privilegiita nobela klaso en la Reĝlando Pollando. Ĝi gajnis instituciajn privilegiojn inter 1333 kaj 1370 dum la regado de Kazimiro la 3-a (la Granda). En 1413, sekvante serion de personaj unioj inter la Grandprinclando Litovio kaj la Reĝlando Pollando, la ekzistanta nobelaro de Litovio ankaŭ membriĝis en la szlachta.