Einari Merikallio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Einari Merikallio
Persona informo
Naskiĝo 29-an de februaro 1888 (1888-02-29)
en Oulu
Morto 8-an de januaro 1961 (1961-01-08) (72-jaraĝa)
en Helsinko
Ŝtataneco Finnlando
Okupo
Okupo ornitologo
vdr

Einari MERIKALLIO (1888-1961) estis finna ornitologo kaj instruisto. Li faris mezlernejan finekzamenon en 1906. Li fariĝis kandidato de filozofio en Universitato de Helsinko en 1912. Merikallio estas unu el la plej gravaj klarigantoj de birdonombroj de birdspecioj. Liaj esploroj pri birdaro de Finnlando grave plibonigis la kvaliton de la ornitologio de Finnlando. Li esploris birdojn speciale en Karelio. Li esploris pri la birdoj de forigita Äyräpäänjärvi lago. Li parolis multe pri la birdoj ankaŭ radie.

Einari Merikallio estis ankaŭ grava instruisto kaj instruis la naturhistorion kaj la geologion. Li estis mezlernejestro en Kerava. Merikallio laboris kiel instruisto proksimume 30 jarojn. En Kerava estas ankaŭ parko nomita lau li. Li skribis pri birdoj librojn en la finna, en la germana kaj en la angla. Li prizorgis forte ekzemple pri tio, ke kantocignoj de FInnlando estis en granda danĝero post la dua mondmilito. Tombo de Merikallio estas en tombejo de Kerava.

Merikallio publikigis sian unuan libron en 1922 kaj la lastan en 1958. Li iom volis reformi la finnlingvan birdspecinomaron. Antaŭ la milito li agis ankaŭ en Petsamo. Lia feridomo en Kerava estas nome ''Kuusimäki''. Merikallio estas unu el la plej gravaj finnaj ornitologoj.