Ordinara foko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Ordinara foko
Seehund.jpg
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Ordo: Karnovoroj Carnivora
Superfamilio: Fokuloj Pinnipedia
Familio: Fokedoj Phocidae
Genro: Phoca
Specio: P. vitulina
Phoca vitulina
Linnaeus, 1758
Konserva statuso
Status iucn2.3 LC eo.svg
Konserva statuso: Malplej zorgiga (LR/lc)
Vivareo de Ordinara foko
Vivareo de Ordinara foko
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La ordinara fokomarhundo (Phoca vitulina)[1] el la ordo de fokuloj (Pinnipedia) kaj familio de fokedoj vivas en la norda hemisfero. Ĝi troveblas en ĉinaj maroj, la Japana Maro, Pacifiko kaj Atlantiko. Ĝia spindel-forma korpo estas dika kaj grasa. La kapo estas ronda kaj la kolo mallonga. La antaŭaj kaj malantaŭaj membroj havas po kvin fingrojn. Sur ĝia helgriza kaj malhelbruna korpo, 1,3-2 metrojn longa, vidiĝas multaj strioj kaj makuloj. Ĝia vosto longas 7,5-10 cm. La tuta korpo pezas pli ol 100 kg.

La fokoj vivas en la maroj de la varmetaj kaj malvarmaj zonoj, ofte restas en malprofundaĵoj aŭ ĉe sablorieaj bordoj. Iam ili naĝas kontraŭflue laŭ riveroj kelkcent kilometrojn. Ili ne faras difinitan migradon, tamen portempe forlasas la loĝlokon, kiam tie furiozas ventego kaj falas neĝo. Ili vivas unuope aŭ grupete. Somere ili vivas en diversaj lokoj, kaj en la somera fino la diversjaraj fokoj grupiĝas. Ili manĝas fiŝojn kaj krustulojn. Konsiderante, ke fokoj multe manĝas fiŝojn, fiŝistoj mortigas ilin, kaj rezulte de tio malpliiĝas ilia nombro. La Usona Ministerio de Internaj Aferoj taksis en 1974, ke en la mondo vivas ĉ. ,900 '000 fokoj. La.'fokoj seksumas en akvo kaj naskas idojn ĉe bordo. Post 8-9-monata gravedeco la fokino naskas 1-2 idojn. La fokoj, loĝantaj en malsamaj lokoj, naskas en malsama tempo. En la Nordorienta Pacifiko ili naskas inter februaro kaj aprilo, sed en Bohaj-maro de Ĉinio en februaro sur flosanta glacio. La novnaskito pezas 5-10 kg. kun blankaj aŭ helflavaj viloj. La fokino mamnutras siajn idojn ĉ. unu monaton. La fokidoj kreskas rapide. Post 1-2 semajnoj la novnaskito komencas harŝanĝiĝi. Ilia vivo daŭras ĉ. 20 jarojn. La bredataj fokoj povas vivi pli longe. Ili estas saĝaj kaj facile dreseblaj.

Ordinara foko

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. La N.B.N.-nomo estas *Foko ordotipa*

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]