Arthur Rehbein

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Arthur Rehbein
Persona informo
Naskiĝo 26-an de oktobro 1867 (1867-10-26)
en Remscheid
Morto 28-an de februaro 1952 (1952-02-28) (84-jara)
en Berlino
Lingvoj germana lingvo
Ŝtataneco Germanio
Profesio
Profesio ĵurnalistoverkistoverkisto
v  d  r
Information icon.svg

Arthur REHBEIN - pseŭdonimoj: Atz vom Rhyn, Atz vom Rheyn, Rehlauf - (26-a de oktobro 1867 en Remscheid; 29-a de februaro 1952 en Berlino) estis germana verkisto kaj ĵurnalisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

La filo de bazlerneja instruisto eklaboris kiel vendisto kaj poste kiel ĵurnalisto (ekde 1893). Li estis redaktisto de ĵurnalo en Arnstadt kaj ekde 1899 ĉefredaktisto de Krefelder Generalanzeiger. En Arnstadt li engaĝiĝis por la flegado de la memoro je Johann Sebastian Bach kaj por la Alteburg-turo. Ekde 1925 li estis burgpoeto de Wachsenburg. En la 26.1.1894 li estis fondinta, kun ses aliaj, la literaturan societon Litterarische Vereinigung Arnstadt kiun li ankaŭ estris. Ekde 1894 li ankaŭ verkis multajn poemojn pri Arnstadt: i.a. Rostbratwurst-Hymnus-Arnstädter Weizenbier, Arnstädter Uhrenkrieg, Der alte Gottesacker in Arnstadt

Vivante ekde 1901 en Kolonjo li kunlaboris ĉe Kölner Tageblatt ekde 1903. Ekde 1904 li studis arthistorion kaj naturajn sciencojn ĉe la universitatoj de Bonn, Strasburgo kaj Halle (Saale). En 1907 li transloĝiĝis al Stuttgart kaj laboris ĉe Württemberger Zeitung. Finfine li setlis en Berlino, kie li estis membro de la redaktistaro de Norddeutsche Allgemeinen Zeitung. Edziĝinte en 1917 li havis unu filon (nask. 1918), la postan reĝisoron Max H. Rehbein.

Konvinkoj[redakti | redakti fonton]

Jam dum la tempo de la Vajmara Respubliko Rehbein publikigis librojn el kiuj parolas favoro por nacisocialismo (antaŭ ĉio la en 1928 eldonita biografio pri Albert Leo Schlageter kun la titolo Für Deutschland in den Tod). Post la potencakiro de la nazioj en 1933 Rehbein apartenis al la plej eminentaj membroj de la unuigita verkista ligo Reichsverband Deutscher Schriftsteller subsignante en oktobro 1933 la promeson de plej granda fideleco al la nova kanceliero Adolf Hitler.

Agadoj verkistaj[redakti | redakti fonton]

Krom ĵurnalistaj laboroj Rehbein ankaŭ verkis rakontojn, vojaĝrakontojn, poemojn kaj radiodramojn. Li apartenis al la erfurta Akademie gemeinnütziger Wissenschaften kaj ricevis la honoran titolon Sekreta konsilisto.

Post la Dua mondmilito liaj verkoj Für Deutschland in den Tod (Deutsche Verlagsgesellschaft, Berlin 1933) kaj Junge, mach’ die Augen auf! - ekde la 3-a eldono (Weise, Leipzig 1935, kun kontribuoj de Rolf Italiaander) malpermesitis en Orienta Germanio.[1][2]

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Gedichte, Dresden [u.a.] 1894.
  • Vom Kyffhäuser zur Wartburg!, Berlin 1900.
  • Momentaufnahmen, Witten 1901.
  • Aus dem Sennelager und andere Humoresken, Köln 1902.
  • Unser Rhein von Mainz bis Düsseldorf, Köln a. Rh. 1905.
  • Eine Fahrt ins Bergische Land, Barmen 1907.
  • Rheinische Schlendertage, Köln 1907.
  • Zwischen Sieg und Wupper, Cöln 1908.
  • Schwäbische Streifzüge, Stuttgart 1910.
  • Studiosus Goethe in Leipzig und Straßburg, Leipzig 1910.
  • Frankfurt a.M. - Heidelberg - Stuttgart - Ulm - Friedrichshafen, Mannheim - Stuttgart -Ulm - Friedrichshafen, Frankfurt a.M. 1911.
  • Grün-Weiß, Berlin 1911.
  • Nachlese zur zweiten Auflage der Gedichte, Cöln 1911.
  • Ehrt eure deutschen Meister! Boll & Pickardt, Berlin 1916.
  • Mit Kapitän König in sonnigen Breiten, Berlin 1917.
  • Wunder im Sande. Behr, Berlin [u.a.] 1918
  • Gilbhart. Selbstverlag, Berlin 1923.
  • Junge, mach die Augen auf!. Hafen-Verlag, Berlin 1923.
  • Bismarck im Sachsenwald. Gesellschaft zur Verbreitung klassischer Kunst, Berlin 1925.
  • Meinem Jungen. Gesellschaft zur Verbreitung klassischer Kunst, Berlin 1926.
  • Die Tetrapodistiphagen. B. Behr's Verlag, Berlin 1927.
  • Für Deutschland in den Tod. O. Stollberg, Berlin 1928.
  • Vom Polarstrande zum Wüstenrande. Peter J. Oestergaard Verlag, Berlin 1930.
  • Von Berlin nach Bremen über Brasilien. Böttner, Arnstadt 1934.
  • Mensch in Wolken. Phönix-Verlag Siwinna, Berlin 1935.
  • Über Schwellen und Wellen und Wolken. Oestergaard, Berlin-Schöneberg 1935.
  • Weltstadt im Paradiese. B. Behr's Verlag, Berlin 1936.
  • Lombardische Burgenfahrt 1937. Böttner, Arnstadt 1937.
  • Die Steinsburg. Engelhard-Reyher, Gotha 1940.
  • Erlebtes Lachen. Kintzel, Berlin 1943.
  • Kaleidoskop meiner Zeit. Stadtarchiv Remscheid, Remscheid.
    • Teil 1 (1978)
    • Teil 2 (1979)

Kiel eldonisto[redakti | redakti fonton]

  • Vor 100 Jahren und heute, Arnstadt 1896.
  • Urkundenbuch der Elgersburger Ritterschaft, Arnstadt.
    • 1 (1900)
  • Ehrenbuch der grünen Farbe. Schulz & Paschke, Berlin 1926.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Friedrich Dietert (eld): Unser wandernder, lachender Lebensfreund Atz vom Rhyn, Berlin-Zehlendorf 1952.
  • Andrea Kirchschlager, Ulrich Lappe, Peter Unger (eld.): Chronik von Arnstadt. Zeittafel/Chronik. Festschrift zur 1300-Jahrfeier der Stadt Arnstadt (=Veröffentlichungen des Historischen Vereins für Schwarzburg, Gleichen und Hohenlohe in Thüringen, 3), eldonejo Kirchschlager, 1-a eldono, Arnstadt 2003, (ISBN 3-934277-07-1), p. 401-402

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Subnotoj[redakti | redakti fonton]

  1. http://www.polunbi.de/bibliothek/1946-nslit-r.html
  2. http://www.polunbi.de/bibliothek/1947-nslit-q.html