Alteburg-turo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alteburg-turo
observturo
Lando Germanio vd
Situo Arnstadt
Situo
Geografia situo 50° 49′ 40″ N, 10° 56′ 30″ O (mapo)50.827810.9417Koordinatoj: 50° 49′ 40″ N, 10° 56′ 30″ O (mapo)
Alteburg-turo (Turingio)
Alteburg-turo (Turingio)
DEC
Alteburg-turo
Alteburg-turo
Lokigo de Turingio en Germanio
Situo de Alteburg-turo
Map
Alteburg-turo
vdr

Alteburg-turo estas 28 metrojn alta turo, kiu situas sur la monto Alteburg ĉirkaŭanta la superan malnovan urboparton de Arnstadt.

Historio[redakti | redakti fonton]

La turo konceptiĝis kiel turo en la honoro de la germana imperiestro Vilhelmo la 1-a laŭ la planoj de la berlina registara arkitekto Hugo Hartung. La meto de fundamenta ŝtono okazis en la 22-a de marto 1897, la 100-an naskiĝdatrevenon de la imperiestro.

Preskaŭ 10 jarojn bezonis la societo "Alteburg-Thurm-Bauverein" por kolekti la necesan monsumon de 21.500 markoj. Sekve en printempo de la 1902-a jaro ekis la konstruado. La 10-an de aŭgusto samjare festiĝis la inaŭguro per gaja defilo tra la urbo.

Krom la imperiestro intertempe ankaŭ la politikisto Otto von Bismarck kaj la generaloj Helmuth von Moltke kaj Albrecht von Roon estis honoritaj. Ili ege influis la venkon en la Francia-Prusia Milito kaj la ebligitan fondon de la Germana Imperiestra Regno.

Ĉe la piedo de la turo troviĝis du kanonoj akiritaj kiel predo en 1870; ambaŭ post 1945 foriĝis.

Nuntempa funkcio[redakti | redakti fonton]

Nuntempe la turo estas ŝatata deirpunkto por migradoj sur la Alteburg-ebeno. La apuda restaŭrita restoracio allogas migrantojn al ripozado kun tre linda ĉirkaŭaĵo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]