Jean-Bertrand Aristide

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jean-Bertrand Aristide
Persona informo
Jean-Bertrand Aristide
Jan Bètran Aristid
Naskiĝo 15-an de julio 1953 (1953-07-15) (70-jaraĝa)
en Port-Salut
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Haitio vd
Alma mater College Notre Dame • Universitato de Sud-Afriko vd
Partio Fanmi Lavalas vd
Familio
Edz(in)o Mildred Trouillot vd
Profesio
Okupo politikisto • katolika sacerdoto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Jean-Bertrand ARISTIDE (naskita la 15-an de junio 1953 en Port-Salut, Haitio) estas eksa haitia sacerdoto kaj politikisto. Li estis la unua demokratie elektita prezidento de sia lando kaj enposteniĝis tri fojojn: en 1991, de 1994 ĝis 1996 kaj de 2001 ĝis 2004.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Aristide (maldekstre) kun Bill Clinton (dekstre)

Post edukiĝo en seminario kaj ordino kiel salesiana sacerdoto li petis kaj ricevis liberigon de siaj votoj. En 1996 li edziĝis; kun sia edzino li havas tri gefilojn.

En decembro 1990 li kandidatis pri la ofico de prezidento kaj estis elektita per 67 % de la voĉoj. En 1991 li estis forpelita de armeanoj. Post interveno de Usono li povis en 1994 reveni en siajn landon kaj oficon. En 1996 li ne rajtis kandidati, ĉar la konstitucio malpermesas tujan reelekton. En 2000 li estis denove elektita.

Je la 24-a de februaro 2004 li devis forlasi sian landon pro internaj kvereloj kaj post interveno de Usono. Li vivas en ekzilo (unue en la Centrafrika Respubliko kaj Jamajko, nun en Sudafriko), sed plu konsideras sin prezidanto, kvankam laŭ deklaro de Usono li oficiale demisiis.

Fine de marto 2004, estis publikigitaj en Santo-Domingo (Dominiko) la provizoraj rezultoj de Enketa Komisiono pri Haitio gvidata de la iama ĝenerala prokuroro de Usono, s-ro Ramsey Clark. La komisiono rivelas ke « la registaroj de Usono kaj de Dominiko partoprenis en la armado kaj trejnado, en tiu lando, de haitiaj "ribeluloj" ». Ĝi konstatas ke 200 soldatoj de la Usonaj Specialaj Fortoj alvenis en Dominiko por partopreni en militekzercoj, en februaro 2003. Kun permeso de la prezidanto Hipólito Mejía, tiuj okazas « proksime de la landlimo, en zono kie, precize, la haitiaj eksmilitistoj regule lanĉis atakojn kontraŭ instalaĵoj de la haitia ŝtato ».[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2021-01-18. Alirita 2019-01-12.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]