Mararmea brigado von Loewenfeld

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mararmea brigado von Loewenfeld
marine brigade • Q61415303
Komenco 3-a de februaro 1919 vd
Fino majo 1920 vd
Lando(j) Vajmara Respubliko vd
Ideologio

antisemitismo

Fondinto(j) Wilhelm Friedrich von Löwenfeldt vd
vdr
Honortombo por la mararmea brigado en Bottrop-Kirchhellen

Laŭ ordono de regna defendoministro Gustav Noske de la 3-a de februaro 1919 korvetkapitano Wilfried von Loewenfeld formis en Kiel el soldatoj de la mararmeo la 3-an mararmean brigadon.

Komence de marto 1919 la brigado konsistis el proksimume 1.500 viroj. Ĝi estis uzata post infanteria eduko junion 1919 dum la striko de la publika trafiko en Berlino kaj poste dum la unua pola ribelo en Supra Silezio. Post fino de la bataloj ĝi estis uzata dum la vintro 1919/20 proksime de Breslau kiel ĉeborda gardistaro. Unu bataliono de la brigado tamen restis daŭre staciita en Kiel. Por eviti „infekton“ fare de „maldekstremaj“ elementoj en Kiel, la batalionoj estis regule revenante – proksimume ĉiujn du monatojn – elŝanĝitaj.

Dum la Kapp-Puĉo marton de 1920 la brigado subtenis la renversoprovon per la okupado de Breslau, malokupis tamen post la fiasko de la puĉo la urbon. Post mallonga hezito la registaro sendis la brigadon en aprilo por la pribatalado de la laboristoribelo en la Ruhr-Regionon, kie ĝi buĉis la laboristojn de la Ruĝa Ruhr-Armeo en la ĉirkaŭaĵo de Bottrop. Sur la tombejo de Bottrop-Kirchhellen oni starigis honortombon por la militmortintoj de la. La apuda Loewenfeld-Strato nomiĝas laŭ la libera korpuso.

Meze de majo eldoniĝis la malfondo-ordono, plene plenumita tamen nur post du jaroj. Loewenfeld kaj multaj aliaj povis transiri en la Regnan Mararmeon.