Ostrówki

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Krimo en Ostrówkikrimo farita la 29-an de aŭgusto 1943 (aŭ la 30-an de aŭgusto) kontraŭ la pola loĝantaro fare de la subtaĉmento de Ukraina Ribela Armeo komandata de "Lisij" (Kalvulo). Loko de la masakro estis pola 15-jarcenta vilaĝo Ostrówki, proksime al Luboml (Volina provinco). Rezulte de la akcio pereis 521 poloj kaj 2 judoj, en tio 246 infanoj ĝis 14 jaroj.

Paso de la krimo[redakti | redakti fonton]

Dum tagoj antaŭ la krimo loĝantoj de Ostrówki aŭdis pri mobilizo de ukrainoj al URA en najbaraj vilaĝoj kaj pri instigado de ili por murdi polojn. Esperante noktan atakon Pola Sindefendo en Volinio gardostaris armita per forkegoj kaj falĉiloj. Pro la supozata frumatena atako oni ekopiniis, ke la danĝero jam pasis kaj forlasis siajn lokojn.

Tiam la vilaĝo estis ĉirkaŭita de la kordono de Ukraina Ribela Armeo. Oni ne permesis al unuopuloj forlasi Ostrówki. Ĉiuj loĝantoj estis vokitaj je la 10-a horo en la lernejplacon, kie estis anoncota transdono de grava informo. Rezistantoj estis perforte alkondukataj. Inter kolektitaj okazis selekto – virojn oni fermis en la lernejo kaj virinojn, infanojn kaj maljunulojn en preĝejo. En la sama tempo la atakintoj komencis fosi kavaĵojn por kadavroj.

Post kelka tempo URA-anoj komencis eligi virojn po kelkaj kaj murdi ilin helpe de hakiloj kaj klaboj ĉe elfositaj kavoj. Malliberigitaj poloj - same en la lernejo kaj preĝejo - konjektante, kio ilin atendas komencis preĝi, kanti religiajn kantojn, reciproke pardoni kulpojn kaj adiaŭi sin.

Post murdo de viroj, pro onidiro ke en la ĉirkaŭaĵo aperis germana patrolo, ukrainoj rezignis pri verŝajna intenco bruligi la preĝejon kune kun la homoj. Ĉirkaŭ 300 virinojn, infanojn kaj maljunulojn oni forkondukis kaj pelis ĝis arbaro Kokorawiec proksime al ukraina vilaĝo Sokół (Falko). Dum la vojo estis mortpafitaj tiuj, kiuj provis fuĝi aŭ rifuzis plu marŝi.

Post atingo de falĉitejo apudarbara, poloj estis ĉirkaŭitaj en unu loko. El la grupo oni eltiris po 10 personoj, ordonis al ili kuŝi kun la vizaĝo ĉe la tero kaj murdis per pafoj en la malantaŭon de la kapo. Vunditajn oni ĝismortigis per bajonoj kaj pafilkolboj. La masakro okazis okulvide de mortontoj. Ekzekutadon travivis kelkaj vunditoj aŭ tiuj, kiuj ŝajnigis mortintojn eĉ ne paftrafitaj pro hasto de la ekzekutistoj.

Dum la murdado fare de URA la vilaĝo estis rabata de ukraina loĝantaro de la najbaraj vilaĝoj. Malkaŝitaj poloj estis murdataj. Post la masakro grupoj de ukrainoj iris tra la vilaĝo kaj vokis pollingve por malkaŝiĝo. Tiuj, kiuj forlasis kaŝejojn ankaŭ estis murdataj.

Kune kun la masakro en Ostrówki daŭris masakro de la najbara vilaĝo Wola Ostrowiecka.

Komandanto de la subtaĉmento "Lisij" skribis en la raporto al gvidantaro de URA:

(…) La 29-an de aŭgusto 1943 mi entreprenis akciojn en la vilaĝoj Wola Ostrowiecka kaj Ostrówki de la regiono de Głowno. Mi likvidis ĉiujn polojn de la malgranda ĝis la maljuna. Ĉiujn domojn mi bruligis, havaĵon kaj bestaron mi prenis por la bezono de la subtaĉmento.

Post la murdo[redakti | redakti fonton]

Vespere post la masakro en arbaro apud Sokół okazis ludo de la ukraina loĝantaro festanta malaperon de poloj.

La 5-an de oktobro 1943 taĉmentoj de la Pola Enlanda Armeo de Kazimierz Filipowicz "Kord" kaj de Władysław Czermiński „Jastrząb” (Akcipitro) i.a. revenĝe pro la masakro de Ostrówki bruligis vilaĝojn Połapy kaj Sokół, kies loĝantoj partoprenis la murdon.

Aŭguste 1992 okazis elterigo de la postrestaĵoj de la murdita pola loĝantaro, kiu konfirmis la murdon faritan de URA en Ostrówki. En 2011 oni trovis korpojn de laŭvicaj viktimoj de la masakro.

Eltombigo[redakti | redakti fonton]

Aŭguste 1992 laŭ iniciatoj de la Amik-Asocio de Krzemieniec kaj de Volinia-Podola Tero kaj de la historiisto Leon Popek okazis la unua elterigado de la postrestaĵoj de la murdita pola loĝantaro, kiu konfirmis la murdon faritan de URA en Ostrówki. Oni enketis komunan tombon (t.n. ĉe Trusiuk) kaj puton, la lokojn indikitaj de atestanto savita de la masakro. El la tombo oni elterigi postrestaĵojn de ĉ. 80 viroj kaj de la puto skeleton de 90-jara Władysław Kuwałko. Tiutempe oni ne sukcesis trovi ceterajn supozatajn tombojn (sur la Kadavra Kampo, forĝejo de Bałanda, ĉe Suszko kaj Wygon). Elterigitajn postrestaĵojn oni entombigis la 30-an de aŭgusto 1992 sur la malnova tombejo en Ostrówki.

En 2011 sur tiel nomata Kadavra Kampo oni trovis korpojn de 261 laŭvicaj viktimoj de la masakro, en tio ĉ. 150 infanojn. Elterigitajn postrestaĵojn oni solene entombigis la 30-an de aŭgusto 2011 en la tombejo en Ostrówki. Antaŭ la funebra ceremonio okazis incidento kun dekkelkaj fortaj viroj, de kiu kelkaj prezentis sin kiel ukrainaj deputitoj. Ili postulis malfermon de la ĉerkoj, post kio komencis traserĉi ilian enhavon pridubante fiksitan de poloj nombron de la viktimoj. Post interveno de arkeologoj la viroj forveturis.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]