Saltu al enhavo

Yasukuni-sanktejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Sanktejo Jasukuni)
Yasukuni-sanktejo
靖国神社
ŝintoa sanktejo • jaŝiro de tennoa sendito • militmonumento • jaŝiro por militmortintoj
Map
Yasukuni-sanktejo
Bazaj informoj
Loko kvartalo Ĉijoda de Tokia Metropolo
Geografia situo 35° 41′ 39″ N, 139° 44′ 36″ O (mapo)35.694167139.743333Koordinatoj: 35° 41′ 39″ N, 139° 44′ 36″ O (mapo)
Religia aliĝo Ŝintoismo
Ŝtato Japanio Japanio
Religia statuso ŝintoa sanktejo
TTT paĝaro www.yasukuni-sanktejo
Arkitektura priskribo
Jaro de kompletigo 1869
Karakterizaĵoj
vdr

La Yasukuni-sanktejo (jen laŭ sistemo Hepburn, japane 靖国神社) aŭ 靖國神社; [jasukuni ĵinĵa]) aŭ sanktejo Jasukuni estas ŝintoa sanktejo en la kvartalo Ĉijoda de la Tokia Metropolo.

La sanktejo adoras mortintajn militistojn kaj civitajn servistojn apartenantajn al japana registaro en militoj. Ĝi estas sendependa al Jinjahoncho.

La areo estas konata turismejo de sakuro.

Post la dua mondmilito, partigo de la religio el la ŝtato starigis la sanktejon kiel religian grupon. La sanktejo eĉ nun ekspozicias en sia tereno "glorajn" armilojn, uzitajn de la imperiestra armeo, kun klarigo, kiu laŭdas pasintajn militojn. La oficiala paĝo de la sanktejo defendas A-klasajn militkrimulojn kiel martirojn.

Ĝi estis konstruita en 1869 por memoro de la mortintaj soldatoj dum la militoj. La hodiaŭan nomon ricevis la sanktejo en 1879.

En 1978, en la sanktejo oni ekadoris A-klasajn militkrimulojn. Hodiaŭ ĝi memorigas pri 2,5 milionoj da japanaj soldatoj kaj inter ili militaj krimuloj. La sanktejon vizitas ĉiujare 8 milionoj da japanoj kaj turistoj. Ĉiujare en aprilo kaj oktobro okazas memorigaj ceremonioj, kaj la 15-an de aŭgusto ĝin vizitas multaj adorantoj kaj turistoj, kion partoprenas konservativaj politikistoj kaj ofte la ĉefministro. Tiuj vizitoj de la ĉefministro ekas akrajn protestojn en Ĉinio kaj Koreio. Tamen la imperiestro ne partoprenas de post 1975, baeze de la forta opinio pro ekadoro de la A-klasaj militkrimuloj. Ankaŭ la japana popolopinio pri Yasukuni estas ĉiam skisma.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]