Okupacio de Germanio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
La kvar zonoj de la Okupacio de Germanio, rekoneblaj laŭ la flagoj de la okupaciantaj ŝtatoj.

Post la malvenko de Nazia Germanio en la Dua Mondmilito, la venkintaj Aliancanoj trudis sian kunan aŭtoritaton kaj suverenecon super 'Germanio kiel tuto', difininte kiel tio la teritoriojn de la iama Germana Regno kiuj kuŝas okcidente de la Odro-Niso-limo, deklarinte la nuligon de la Nazia Germanio je la morto de Adolf Hitler. La kvar ĉefaj potencoj dividis 'Germanion kiel tuto' en kvar okupaciaj zonoj por administraciaj celoj, sub Usono, Unuiĝinta Reĝlando, Francio kaj Sovetunio respektive; kreante tion kio iĝis kolektive konata kiel Aliancan-okupita Germanio (germane Alliierten-besetztes Deutschland). Tiu divido estis ratifita en la Pocdama Konferenco (17a de julio al 2a de aŭgusto 1945). La kvar zonoj estis laŭ interkonsento de februaro 1945 inter Usono, Unuiĝinta Reĝlando kaj Sovetunio dum kunsidoj en la Jalta Konferenco; tio nuligis pli fruan dividon en tri zonoj (esklude Francion) proponitan en la Londona Protokolo (1944).

En Pocdamo, Usono, Unuiĝinta Reĝlando kaj Sovetunio aprobis la disigon de 'Germanio kiel tuto' el la ĝistiamaj germanaj orientaj teritorioj oriente de la Odro-Niso-limo, kun preciza landlima linio determinota je fina Germana Pactraktato. Tiu traktato devis konfirmi, laŭ espero de Alaincanoj, la "alokcidenta ŝanĝo" de la landlimoj de Pollando, ĉar kaj Usono kaj Unuiĝinta Reĝlando engaĝiĝis al apogo en estonta pactraktato de permanenta aligo de iamaj orientaj germanaj teritorioj en Pollando kaj en Sovetunio. El marto 1945 al julio 1945, tiuj iamaj orientaj teritorioj de Germanio estis administraciitaj sub soveta militokupacio, sed post la Pocdama Konferenco ili estis transdonitaj al la sovetaj kaj polaj civilaj administracioj kaj tiele ili ĉessis konstitui parton de la Aliancan-okupitan Germanion.

En la lastaj semajnoj de bataloj en Eŭropo, Usonaj fortoj estis enirantaj trans la interkonsentitaj limoj por la estontaj zonoj de okupacio, en kelkaj lokoj tiom multe kiom ĝis 320 km. La tiel nomita "kontaktolinio" inter la fortoj de Soietunio kaj Usono je la fino de la batalperiodo, ĉefe oriente de la interna germana limo establita en julio 1945, estis provizora. Post du monatoj en kiuj ili estis tenintaj areojn dekomence atribuitajn al la sovetunia zono, la usonaj fortoj retiriĝis en la unuaj tagoj de julio 1945.[1] Kelkaj fakuloj konsideras tion kiel ŝlosila decido kiu konvinkis Sovetunion permesi la usonajn, britajn kaj francajn fortojn en ilia atribuitaj sektoroj en Berlino, kio okazis preskaŭ samtempe (Julio 1945), kvankam ankaŭ la neceso arigi la germanan inteligentularon (vidu Operacon "Paperclip") ludis gravan rolon.[2]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. What Is to Be Done? Time, 9a de julio 1945
  2. . Germany 1945–1949: a case study in post-conflict reconstruction. History & Policy (29a de januaro 2014). Alirita 19a de julio 2016.