Forpelo de germanoj (1944–1950)


Forpelo de germanoj komenciĝis en Centra Eŭropo kaj Orienta Eŭropo post ties liberigo de nazia okupado en 1944 kaj daŭris ĝis 1950, kiam plej multaj lokaj germanoj estis forpelitaj al Germanio, plejparte al ties okcidenta parto. La forpelon akompanis amasaj perfortoj kaj rabado, foje murdoj kaj masakroj.
Historio
[redakti | redakti fonton]Dum jarcentoj en Centra Eŭropo kaj Orienta Eŭropo formiĝis granda germana diasporo, kiu etendiĝis ĝis Volgo. Granda parto de la urbanoj kaj foje kamparanoj en Pollando, Ĉeĥoslovakio, Jugoslavio, Hungario kaj orientaj regionoj de Sovetunio estis etnaj germanoj. Dum la Dua mondmilito parto de ili subtenis la germanajn okupantojn, kio kaŭzis amasan indignon de lokanoj, fortigitan per ĝenerala kontraŭgermana humoro, delonge formiĝinta kadre de kreskantaj lokaj naciismoj. Tuj post liberigo de tiuj ĉi landoj fare de la Ruĝa Armeo helpe de lokaj rezistantoj, en ĉiuj menciitaj landoj komenciĝis spontaneaj atakoj kontraŭ lokaj germanoj, iliaj forpeloj, batado, rabado, foje murdoj kaj masakroj. Fine lokaj registaroj komencis ordigi la procezon, aranĝinte totalan deportadon de la germanoj, plejparte al Germanio. Tio daŭris ĝis 1950 kaj ebligis al la menciitaj landoj preskaŭ komplete seniĝi je germana diasporo.
Dum la lastaj etapoj de la Dua Mondmilito kaj dum la post-milita periodo, Germanaj civitanoj kaj personoj de Germana praularo estis elpelitaj el variaj Orienteŭropaj landoj kaj senditaj al la restanta teritorio de Germanio kaj Aŭstrio. Post 1950, kelkaj el ili elmigris al Usono, Aŭstralio, kaj al aliaj landoj el tie post konstato de malfacila integriĝo al siaj novaj germanaj loĝlokoj. La koncernaj areoj estis ĉefa la iamaj orientaj teritorioj de Germanio, kiuj estis aneksitaj ĉefe de Pollando kaj de Sovetunio post la milito, same kiel la Germanoj kiuj estis loĝantaj trans la antaŭmilitaj limoj de Pollando, Ĉeĥoslovakio, Hungario, Rumanio, Jugoslavio, kaj la Baltaj ŝtatoj. La Nazioj estis farintaj planojn — nur parte kompletigitaj antaŭ la malvenko de Nazioj — por forigi multajn Slavajn kaj Judajn popolojn el Orienta Eŭropo kaj setligi la areon el Germanoj.[1][2] La postmilita elpelo de Germanoj formis gravan parton de la geopolitika kaj etna rekunfigurado de Orienta Eŭropo en la konsekvencoj de la Dua Mondmilito, kiuj klopodis krei etne homogenajn landojn ene de redifinitaj landlimoj.[3] Inter 1944 kaj 1948 ĉirkaŭ 31 milionoj da personoj, kiel etnaj Germanoj ('Volksdeutsche') same kiel la Germanaj civitanoj ('Reichsdeutsche'), estis porĉiame aŭ provizore translokigitaj el Centra kaj Orienta Eŭropo.[4]
Internacia reago
[redakti | redakti fonton]La Aliancanoj priparolis la aferon dum la Pocdama konferenco, okazinta de la 17-a de julio ĝis la 2-a de aŭgusto 1945.
Dum la kunsido okazinta la 21-an de julio 1945 Stalin insistis ke Pola Popola Respubliko, perdinta orientajn teritoriojn, revenigitajn al Belorusa SSR, Ukraina SSR kaj Litovia SSR rekompense ampleksiĝu okcidenten koste de Germanio kaj ricevu teritoriojn oriente de la Odro-Niso-limo. Li asertis ke tiuj areoj jam estas okupitaj kaj fakte regataj de poloj dum la germanoj preskaŭ komplete forlasis ilin. Winston Churchill oponis la ideon, atentigante ke de la orientaj teritorioj foriros 3–4 milionoj da poloj dum en la priparolataj okcidentaj regionoj loĝas 8 milionoj da germanoj, do temas pri neproporcia rekompenso kaj grava ŝarĝo sur la ekonomion de Germanio devigota akcepti tiom da enmigrintoj. Li proponis revenigi germanajn rifuĝintojn al tiuj teritorioj kaj asertis ke laŭ liaj datumoj tie ankoraŭ restis 2–2,5 milionoj da germanoj[5][6]. La 24-an de julio sovetia ministro pri eksteraj aferoj Vjaĉeslav Molotov persiste postulis fordoni tiujn teritoriojn al Pollando, argumentante ke tiel ĝi iĝos unueca nacia ŝtato kaj ĉiuj poloj loĝos ene de sia patrujo[7]. Pola delegacio rekte argumentis ke danke al forpelo de la germanoj Pollando iĝus la ŝtato sen etnaj malplimultoj, prezentante tion kiel avantaĝon[8].
Winston Churchill estis speciale zorgita pri problemoj, rilataj al nutrado kaj setlado de la germanaj forpelitoj. La 25-an de julio dum kunsido de la registarestroj li diris ke dum renkontiĝo kun li la pola delegacio agnoskis ke 1,5 milionoj da germanoj plu restas en la okcidentaj teritorioj, jam regataj de pola administracio. Krome estis multe da germanoj, forpelataj de Ĉeĥoslovakio, laŭ liaj kalkuloj temis pri 2,5 milionoj da sudetaj germanoj kaj 150 mil germanaj civitanoj, venintaj al tiu lando de Germanio. "Ni ne deziras havi ilin en nia zono" diris Winston Churchill. Stalin respondis ke plejparto de la germanaj rifuĝintoj iras al la sovetia okupacia zono kaj ke germanoj ankoraŭ restintaj en la okcidentaj teritorioj estis detenitaj de poloj sole por rikoltado, post kio ili estos evakuitaj. Li persiste petis kompreni la polojn, al kiuj germanoj "faris plurajn ofendojn kaj ĝenojn dum kvin jaroj"[9].
Brita vic-ministro pri eksteraj aferoj Alexander Cadogan dum kunsido okazinta la 25-an de julio agnoskis ke plejparto de la germanoj forlasis teritoriojn okupitajn de poloj, tamen la problemo kie setli tiujn ĉi enmigrintojn plu estas aktuala. Li atentigis ke ankaŭ registaro de Hungario deziras transloki siajn germanojn al Germanio, do necesas decidi kien kaj kiel[10].
Fine la 31-an de julio estis ellaborita peto al la registaroj de respektivaj landoj ke ili transloku la germanojn humane kaj organizite, konsultante okupaciajn fortojn en Germanio pri ties eblecoj akcepti ilin. Stalin esprimis fortan dubon pri efikeco de tiu ĉi peto:
| |||||||
Sekvintaj eventoj konfirmis lian pravecon — preskaŭ ĉiuj germanoj estis forpelitaj de Pollando, Hungario, Ĉeĥoslovakio kaj Jugoslavio. La sola lando en Orienta Eŭropo, ne forpelinta siajn germanojn, estis Sovetunio, kie ili estis nur translokitaj de okcidentaj areoj de Sovetunio al tiuj orientaj en 1941 kaj ricevis denove ĉiujn civitanajn rajtojn en 1956.
Sekvoj
[redakti | redakti fonton]Ĉirkaŭ 1950, totalo de proksimume 12 milionoj da Germanoj estis foririntaj aŭ estis elpelitaj el centr-orienta Eŭropo al Germanio kaj Aŭstrio okupitaj de Aliancanoj. La registaro de Okcidenta Germanio registris totalon de 14 milionoj, inkludante etnajn Germanajn migrantojn al Germanio post 1950 kaj la infanoj naskitaj de elpelitaj gepatroj. La plej grandaj nombroj venis el antaŭekzistantaj Germanaj teritorioj ceditaj al Pollando kaj al Sovetunio (ĉirkaŭ 7 milionoj), kaj el Ĉeĥoslovakio (ĉirkaŭ 3 milionoj). Dum la Malvarma Milito, la registaro de Okcidenta Germanio kalkulis ankaŭ kiel elpelitoj 1 miliono da eksterlandaj kolonoj setlitaj en teritorioj konkeritaj de Nazia Germanio dum la Dua Mondmilito.
La mortokvanto atribuebla al la luktado kaj elpeloj estas ankoraŭ disputita, kun ĉirkaŭkalkuloj game el 500,000, ĝis okcidentgermana demografia ĉirkaŭkalkulo el la 1950-aj jaroj de ĉirkaŭ 2 milionoj. Pli ĵusaj ĉirkaŭkalkuloj fare de kelkaj historiistoj metis totalon de 500-600,000 atestitaj mortoj; ili asertas ke la nombroj de la okcidentgermana registaro ne havas akuratan subtenon kaj ke dum la Malvarma Milito pli altaj nombroj estis uzitaj por politika propagando.[12][13] La Germana Historia Muzeo metas la nombron de 600,000, argumente ke la nombro de 2 milionoj da mortoj en la antaŭaj studoj de la registaro ne povas esti subtenitaj.[14] La nuna oficiala sinteno de la Germania registaro estas ke la mortokvanto rezulta el la luktado kaj elpelado gamis el 2 al 2.5 milionoj da civiluloj.[15][16][17]
La forigoj okazis en tri koincidaj fazoj, el kiuj la unua estis la organizita evakuado de etnaj Germanoj fare de la Nazia registaro tuj antaŭ la antaŭeniro de la Ruĝa Armeo, el la mezo de 1944 al komenco de 1945.[18] La dua fazo estis la disorganizita fuĝo de etnaj Germanoj tuj post la malvenko de la Wehrmacht. La tria fazo estis pli organizita elpelo post la Potsdama Interkonsento fare de la estroj de la Aliancanoj,[18] kio redifinis la limojn de Centra Eŭropo kaj aprobis la elpelon de etnaj Germanoj el Pollando, Ĉeĥoslovakio kaj Hungario.[19] Multaj Germanaj civiluloj estis senditaj al internejoj kaj al laborpunejoj kie ili estis uzitaj kiel devigitaj laboristoj kiel parto de la Germana kompenso al landoj de Orienta Eŭropo.[20] La ĉefaj elpeloj estis kompletigitaj en 1950.[18] Ĉirkaŭkalkuloj por la totala nombro de personoj de Germana praularo ankoraŭ vivantaj en Mez-Orienta Eŭropo en 1950 gamis el 700,000 al 2.7 milionoj.
Studaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Ingo Haar, Straty związane z wypędzeniami: stan badań, problemy, perspektywy Arkivigite je 2011-03-02 per la retarkivo Wayback Machine Perdoj ligitaj kun deportadoj: esplorstato, problemoj, perspektivoj
- Ingo Haar, Historiker im Nationalsozialismus und die Historisierung des „Dritten Reiches” als Forschungsproblem
- Piotr Madajczyk, Paweł Popieliński (redaktoroj), Inżynieria społeczna. Między totalitarną utopią a cząstkowym pragmatyzmem (Socia inĝenierado. Inter totalisma utopio kaj parteca pragmatismo), ISP PAN, Varsovio 2012 Arkivigite je 2016-04-08 per la retarkivo Wayback Machine
- Karel Kraft. Heroo de amo: la vivo de Přemysl Pitter. Dobřichovice, 2005. ISBN 8085853817[21]
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Volgogermanoj, germanaj baltoj, rusiaj germanoj,
- Dekretoj de Beneš, ellandigo de germanoj el Ĉeĥoslovakio, ekziligoj en Sovetunio, Sovetunie okupita zono de postmilita Germanio
- Generalplan Ost, kontraŭslavismo, kontraŭpolismo, ribelo de Zamość, Regajnitaj Teritorioj
- Monumento pri forpelitaj germanoj (Erfurt)
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Hans-Walter Schmuhl. The Kaiser Wilhelm Institute for Anthropology, Human Heredity, and Eugenics, 1927–1945: crossing boundaries. Volume 259 of Boston studies in the philosophy of science. Coutts MyiLibrary. SpringerLink Humanities, Social Science & LawAuthor. Springer, 2008. (ISBN 1-4020-6599-X), 9781402065996, p. 348–349
- ↑ Yad Vashem, Generalplan Ost. Arkivita el la originalo je 2003-11-30. Alirita 2017-09-06 .
- ↑ Jan-Werner Müller. (2002) Nationhood in German legislation. Cambridge University Press, p. 254–256.
- ↑ Paul Robert Magocsi, Historical Atlas of East Central Europe, University of Washington Press (1993), pp. 164-68; (ISBN 0295972483). Porter, The Ghosts of Europe.
- ↑ (1980) А. А. Громыко: Запись пятого заседания глав правительств. 21 июля 1945 г. // Советский Союз на международных конференциях периода Великой Отечественной войны, 1941–1945 гг.: Сборник документов. Берлинская (Потсдамская) конференция руководителей трех союзных держав — СССР, США и Великобритании (17 июля — 2 авг. 1945 г.) 6 (ruse). Москва: Издательство политической литературы, p. 120–122. ISBN =.
- ↑ Foreign Relations of the United States: Diplomatic Papers, The Conference of Berlin (The Potsdam Conference), 1945, Volume II (angle). Usona ministerio pri eksterlandaj aferoj. Arkivita el la originalo je 2020-09-26. Alirita 2026-05-20 .
- ↑ (1980) А. А. Громыко: Выступление Молотова на заседании миинстров иностранных дел [приложение к Краткой записи седьмого заседания министров иностранных дел. 24 июля 1945 г.] // Советский Союз на международных конференциях периода Великой Отечественной войны, 1941–1945 гг.: Сборник документов. Берлинская (Потсдамская) конференция руководителей трех союзных держав — СССР, США и Великобритании (17 июля — 2 авг. 1945 г.) 6 (ruse). Москва: Издательство политической литературы, p. 174. ISBN =.
- ↑ (1980) А. А. Громыко: Запись восьмого заседания глав правительств. 24 июля 1945 г.] // Советский Союз на международных конференциях периода Великой Отечественной войны, 1941–1945 гг.: Сборник документов. Берлинская (Потсдамская) конференция руководителей трех союзных держав — СССР, США и Великобритании (17 июля — 2 авг. 1945 г.) 6 (ruse). Москва: Издательство политической литературы, p. 177. ISBN =.
- ↑ (1980) А. А. Громыко: Запись девятого заседания глав правительств. 25 июля 1945 г.] // Советский Союз на международных конференциях периода Великой Отечественной войны, 1941–1945 гг.: Сборник документов. Берлинская (Потсдамская) конференция руководителей трех союзных держав — СССР, США и Великобритании (17 июля — 2 авг. 1945 г.) 6 (ruse). Москва: Издательство политической литературы, p. 193–194. ISBN =.
- ↑ (1980) А. А. Громыко: Запись восьмого заседания министров иностранных дел. 25 июля 1945 г.] // Советский Союз на международных конференциях периода Великой Отечественной войны, 1941–1945 гг.: Сборник документов. Берлинская (Потсдамская) конференция руководителей трех союзных держав — СССР, США и Великобритании (17 июля — 2 авг. 1945 г.) 6 (ruse). Москва: Издательство политической литературы, p. 199. ISBN =.
- ↑ (1980) А. А. Громыко: Запись одиннадцатого заседания глав правительств. 31 июля 1945 г.] // Советский Союз на международных конференциях периода Великой Отечественной войны, 1941–1945 гг.: Сборник документов. Берлинская (Потсдамская) конференция руководителей трех союзных держав — СССР, США и Великобритании (17 июля — 2 авг. 1945 г.) 6 (ruse). Москва: Издательство политической литературы, p. 261. ISBN =.
- ↑ Ingo Haar, "Herausforderung Bevölkerung: zu Entwicklungen des modernen Denkens über die Bevölkerung vor, im und nach dem Dritten Reich". "Bevölkerungsbilanzen" und "Vertreibungsverluste". Zur Wissenschaftsgeschichte der deutschen Opferangaben aus Flucht und Vertreibung, Verlag für Sozialwissenschaften 2007; (ISBN 978-3-531-15556-2), p. 278
- ↑ Rüdiger Overmans, "Personelle Verluste der deutschen Bevölkerung durch Flucht und Vertreibung" (ankaŭ paralela pollingva resuma traduko estas inkludita, tiu artikolo estis prezentaĵo je akademia konferenco en Varsovio en 1994), Dzieje Najnowsze Rocznik, XXI -1994
- ↑ Die Flucht der deutschen Bevölkerung 1944/45, dhm.de; alirita la 6an de Decembro 2014.
- ↑ Arkivigite je 2017-06-11 per la retarkivo Wayback Machine|Willi Kammerer & Anja Kammerer -- Narben bleiben die Arbeit der Suchdienste - 60 Jahre nach dem Zweiten Weltkrieg Berlin Dienststelle 2005, p. 12: publikigita de la Esplora Servo de la Germana Ruĝa Kruco; enkonduko al la libro estis verkita de la Germana Prezidento Horst Köhler kaj de la Germana ministro pri eksterlandaj aferoj Otto Schily
- ↑ Christoph Bergner, Secretary of State in Germany's Bureau for Inner Affairs, outlines the stance of the respective governmental institutions in Deutschlandfunk on 29 November 2006,
- ↑ "Bundeszentrale für politische Bildung, Die Vertreibung der Deutschen aus den Gebieten jenseits von Oder und Neiße", bpb.de; alirita la 6an de Decembro 2014.
- 1 2 3 (2005) Immigration and Asylum: From 1900 to the Present. Santa Barbara, Calif.: ABC-CLIO, p. 197–98. ISBN 1-57607-796-9.
- ↑ Agreements of the Berlin (Potsdam) Conference, 17 July-2 August 1945. PBS. Arkivita el la originalo je 2010-10-31. Alirita 29a de Aŭgusto 2009 . Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2010-10-31. Alirita 2021-12-30 .
- ↑ (1992) Gerhart Tubach: Germany: 2000 Years: Volume III: From the Nazi Era to German Unification, 2‑a eldono, Continuum International Publishing Group. ISBN 0-8264-0601-7.
- Norman M. Naimark. (2001) Fires of Hatred: Ethnic Cleansing in Twentieth-century Europe. Harvard University Press, p. 131. ISBN 0-674-00994-0.
- Kacowicz, Arie Marcelo. (2007) Population resettlement in international conflicts: a comparative study. Lexington Books. ISBN 073911607X.
- Tomasz Kamusella (2004) The Expulsion of the German Communities from Eastern Europe (pdf). EUI HEC. Arkivita el la originalo je 2009-10-01. Alirita 27a de Aŭgusto 2009 .
- ↑ Stanislavo Belov (2020-04-21) Heroo de amo — leginda malperfektaĵo (esperante). Blogger. Alirita 2020-04-24 .
- Forpelo de germanoj (1944–1950)
- Sudetio
- Malobservo de la homaj rajtoj
- Sekvoj de la Dua Mondmilito en Pollando
- Sekvoj de la Dua Mondmilito en Sovetunio
- Sekvoj de la Dua Mondmilito en Ĉeĥoslovakio
- Sekvoj de la Dua Mondmilito en Hungario
- Rifuĝintoj
- Migradoj
- Rilatoj de Germanio kaj Sovetunio
- Rilatoj de Ĉeĥoslovakio kaj Germanio
- Rilatoj de Estonio kaj Germanio
- Rilatoj de Germanio kaj Latvio
- Rilatoj de Germanio kaj Litovio
- Rilatoj de Germanio kaj Pollando