Ekziligoj en Sovetunio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Ekziligoj en Sovetunio – devigaj deportoj kaj sentermina setlado de civila loĝantaro en speciale indikitaj setlejoj sen rajto forlasi la lokon de restado kune kun trudlaboro ene de Sovetunio. Deportadoj estis aparta reprezalio rilate al ekziligo al gulagoj.

La unuaj amasaj deportoj ligitaj kun la tuta aŭ signifa konfisko de bieno komenciĝis ankoraŭ antaŭ ekesto de Sovetunio en bolŝevika Rusio en 1920 kaj 1921. Ili koncernis kozakojn ekloĝintaj nordan randon de Kaŭkazio kaj la rusan Centran Azion. La nombro de deportitaj kozakoj estas taksata ĝis preskaŭ 100 mil. Tiuj ĉi kampanjoj estis gvidataj laŭ rekomendo de Centra Komitato de Komunista Partio de Sovetunio, kaj ilia ĉefa adepto kaj realiganto estis Sergo Orĝonikidze. Kozakojn de Kaŭkazio ambaŭseksajn en la aĝo de 18 ĝis 50 jaroj oni deportis al foran nordon de eŭropa parto de Rusio kaj al Donbaso, kaj infanojn kun maljunuloj al setlejoj distancaj ne pli proksime ol 50 km de la gepatra vilaĝo.

En la jaroj 1929 - 1933 en Sovetunio oni faris tutlandan grandan operacon de elproprietigo, t.e. konfisko de tero aŭ alia havaĵo de la granda parto de kamparanoj, ilia pafmortigado, malliberigo kaj deporto de la familioj de kulakoj.

Februare, aprile kaj junie 1940, kaj ankaŭ en majo kaj junio 1941 estis ekde septembro 1939 kvar ondoj de deportado el teritorioj de Pollando okupataj de Sovetunio al Kazaĥio kaj Siberio.

En majo kaj junio 1941 oni ankaŭ deportis lokan loĝantaron de Moldavio, Latvio kaj Estonio kaj nombron de ekziligitoj el tiuj ĉi regionoj oni pritaksas al dekkelkaj mil de personoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Stanisław Ciesielski, Wojciech Materski, Andrzej Paczkowski, Represje sowieckie wobec Polaków i obywateli polskich. Ośrodek KARTA (KARTA-Centro), Varsovio 2000, p. 1-32.
  • В. Н. Земсков, "Кулацкая ссылка" в 30-е годы. Социологические исследования, 1991, N10. С.3-21. [1]
  • J. Otto Pohl, Ethnic Cleansing in the USSR, 1937–1949, Greenwood Press, Westport, CT 1999, ISBN 978-0-313-30921-2.
  • Pavel Polian, Against Their Will. The History and Geography of Forced Migrations in the USSR, Central European University Press, Budapeŝto 2004, ISBN 978-9-639-24168-8.