Kulako

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Soveta propagando: Ni forpelos kulakojn el kolĥozoj

Kulako (ruse кулак; IPA: /kuˈlak/) estis riĉa kamparano de la epoko de la malfrua Rusia imperio kaj frua Sovetunio.

Ekde la agrara reformo de Stolipin la vorto "kulako" rilatis al la sendependaj kamparanoj, kiuj dungas dependantojn, sed poste bolŝevikoj uzis la vorton por malestime etikedi la pli riĉajn kamparanojn. Josif Stalin, post morto de Lenin kaj dum kolektivigo en Sovetunio, oni sendis kulakojn al ekzilo, ofte en sovaĝejoj, dum iliaj proprietaĵoj estis ŝtatigitaj. Ekde la mezo de la 1950-aj jaroj malkulakigitaj kampranoj estis rehabilititaj kaj ricevis rekompencojn kaj ekde la 1990-aj jaroj ankaŭ socialajn avantaĝojn forme de pli alta pensio, rabatitaj pagoj ktp. Tiaj agoj okazis tro malfrue (post ĉ. 70 jaroj, post kiam pliparto de la viktimoj — eĉ tiuj, kiuj ne estis mortigitaj per "malkulakigo" mem — jam mortis) por efektive ripari la konsekvencojn de la origina maljusto, kaj do estis grandparte simbolaj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]