Agrara reformo de Stolipin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Agraraj reformoj de Stolipin estas tiuj agraraj reformoj, kiujn iniciatis en la Rusa Imperio Pjotr Stolipin, ĉefministro de la imperio. Plimulto de la reformoj baziĝis je proponoj el 1901-1903. La reformo efektiviĝis inter 1906–14, je cara dekreto (ukazo), iniciato de la rusa registaro. La registaro celis krei etbienulan klason por stabiligi la politikan situon en la provincoj kaj apogi la caran regadon.

ĉefaj trajtoj de la reformo

  • ĉesigo de la obŝĉinoj (vilaĝaj agrokomunumoj)
  • ebligo por propra agro
  • kreditebleco por la kamparanoj
  • kreo de agrara partio, por reprezenti la kamparanajn interesojn
  • enkonduko de la agrikultura kooperado
  • evoluigo de agrikultura edukado
  • disvastigo de novaj agrikulturaj metodoj

Post kiam la ŝtato liberigis la kamparanojn en 1861, oni disdonis agreton por ĉiu kamparana domo, sed la agreto iĝis komuna posedaĵo de la vilaĝo. La komunumoj parceligis la agron kaj donis al propra kultivado. La agrikulturo postrestis en la evoluo kaj okazis gravaj ribeloj dum la revolucio de 1905. Tio montris, ke oni devas anstataŭi la komunan agraron per propraj agroj.

Pjotr Stolipin eldonis dekreton la 22-an de novembro 1906 (9-an de novembro), en kiu ĉiu kamparana domo rajtas pri la aldonitaj agretoj kaj forlasi la obŝĉinon. La kamparanoj povis eĉ peti unu unuecan agron anstataŭ la multaj parceloj. La dekreto ĉesigis la komunan domposedon kaj igis sola posedanto la familian estron.

La Dumao fortigis la dekreton en 1910 kaj plilarĝigis per pluaj leĝoj en 1910 kaj 1911.

La reformo havis malgrandan sukceson. Je fino de 1916 nur 20% de la kamparanoj akiris rajton pri propra agro, sed nur 10% povis akiri unuecan agron. La kamparanoj ĉie partoprenis en la revolucio de 1917 kaj forprenis la bienetojn de la novaj etbienuloj de Stolipin.

La reformo instigis ankaŭ la setligon en Siberio per disdono de agroj. Tion helpis ankaŭ la evoluo de la Trasiberia fervojo. Specifa vagono por transporti pasaĝerojn kaj brutojn estis elpensita kaj nomita Stolipina vagono (ruse Столыпинский вагон) laŭ la nomo de Pjotr Stolipin.