Saltu al enhavo

Kapitulaco de la Germana Regno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Generalo Alfred Jodl subskribas la kapitulacon de Wehrmacht en Reims - la 7an de majo 1945

La protokolo de kapitulaco de la Germana Regno finigis la militagojn de la Dua Mondmilito en Eŭropo. La teksto estis subskribita la 7an de majo 1945 en Reims (vidu la supran foton). Ĉar li estis la stabestro de la generalo de Gaulle, la franca generalo François Sevez estis kunvokita lastminute, por subskribi kiel atestanto. Nur la angla teksto validas.

Pro postulo de Stalin, alia protokolo de kapitulaco estis subskribita la morgaŭon (8a de majo 1945), en Karlshorst, Berlino, fare de reprezentantoj de la tri armitaj fortoj de la Oberkommando de la Wehrmacht (OKW), kaj de la flanko de la Aliancanoj ties altaj supremaj estroj sovetia, usona kaj franca, kiel observantoj de la subskribo. Nur la angla teksto validas. Estis la 23h10, kiam la dua dokumento estis finsubskribita. Sed pro horaraj tialoj, estis jam la morgaŭo, la 1h10, en Moskvo. Pro tio en Rusio kaj en la eks-sovetaj respublikoj, la kapitulaco de la Germana Regno estas celebrata la 9an de majo.

Feldmarŝalo Wilhelm Keitel subskribas la kapitulacon de Wehrmacht - la 8an de majo 1945 en Karlshorst, Berlino
Unua kapitulaca dokumento subskribita en Reims la 7an de majo 1945.

Rilataj artikoloj

[redakti | redakti fonton]

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]