JR

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Emblemo

Grupo JR (japane: JRグループ, Jeiāru Gurūpu, aŭ simple kaj pliofte JR, Jeiāru mallongita el la angla Japan Railways, "Japanaj Fervojoj") estas grupo de japanaj fervojaj kompanioj. La grupo konsistas el 9 privataj kompanioj: 6 pasaĝeraj, 1 frajta kaj 2 akcesoraj. La linioj de la ŝtata kompanio "Japana Nacia Fervojo" (KokutetsuJNR el Japanese National Railways) estis dividitaj inter la 6 pasaĝeraj kompanioj 1-an de aprilo 1987.

La Japana Fervojo estas la ĉefa fervoja reto en Japanio. Al ĝi apartenas la plej granda parto de inter-urba fervoja transporto, aparte la novaj trunkolinioj (Ŝinkanseno).

Teknikaj karakterizaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Larĝo de trako — 1067 mm
  • Tuta longeco — 27'268 km

Reto[redakti | redakti fonton]

La 6 pasaĝeraj kompanioj formas tut-Japanian fervojan reton JR. La reto havas komuna sistemo de biletoj, heredita de Japana Nacia Fervojo. Pasaĝero povas vojaĝi tra teritorioj de kelkaj kompanioj de la reto, sen ŝanĝi trajnon kaj sen aĉeti apartajn biletojn. Oni ofte povas uzi pag-karton, venditan de unu kompanio, por vojaĝi per fervoj-linio de alia kompanio. Ekzemple la karto "Suica" de Kompanio JR Orienta estas akceptebla de iuj aliaj pasaĝeraj kompanioj de Japana Fervojo (Hokajda, Tokaja, Okcidenta kaj Kjuŝua).

Konsisto[redakti | redakti fonton]

Regionoj de la pasaĝeraj kompanioj de la Japana Fervojo

Pasaĝeraj kompanioj[redakti | redakti fonton]

En grupo "Japanaj Fervojoj" estas 6 kompaniaj, okupataj de pasaĝera transportado.

Nomo de kompanio Emblemo
(koloro)
Regiono Centra oficejo
Esperante japane
(mallonge)
japana prononco
JR Hokajda JR北海道 [ĝejaru hokajdo] JR logo (hokkaido).svg (hel-verda) Hokajdo Sapporo
JR Orienta JR東日本 [ĝeiaru higaŝi-nihon] JR logo (east).svg (verda) Tohoku, Kanto, Koŝinecu Tokio
JR Centra JR東海 [ĝeiaru tokai] JR logo (central).svg (oranĝa) Tokaj Nagojo
JR Okcidenta JR西日本 [ĝeiaru niŝi nihon] JR logo (west).svg (blua) Hokuriku, Kansajo, Ĉugoku Osako
JR Ŝikokua JR四国 [ĝeiaru ŝikoku] JR logo (shikoku).svg (hel-blua) Ŝikoku Takamacu
JR Kjuŝua JR九州 ĝeiaru kjuŝu JR logo (kyushu).svg (ruĝa) Kjuŝuo Fukuoka

Ceteraj kompanioj[redakti | redakti fonton]

Ceteraj kompanioj ne rilataj al certa regiono. Japana Frajta Fervoja Kompanio frajtas tra tuta Japanio kaj havas centran oficejon en Tokio.

Afero Nomo de kompanio Emblemo (koloro)
Esperante japane
(mallonge)
japana prononco angle
(mallonge)
Kargo Japana Karga Fervoja Kompanio JR貨物 [ĝeiāru kamocu] JR Freight JR logo (freight).svg (griza)
Esploro Instituto de Fervoja Teknika Esploro JR総研 [ĝeiāru soken] RTRI JR logo RTRI.svg (hel-viola)
Informaj servoj Fervoja Informa Sistemo JRシステム [ĝeiāru ŝisutemu] JR System JR logo systems.svg (malhel-ruĝa)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]