Paul Delvaux

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Paul Delvaux
Paul Delvaux

Paul DELVAUX, prononcu pol delvó: (* la 23-a de septembro 1897 en Wanze apud Huy; † 20-a julio 1994 en Veurne, okcidenta Flandrio, Belgio). Li estis belga pentristo, post-impresionisma, ekspresionisma kaj fine surrealisma. Pro la strangaj reprezentoj en realisma stilo, Delvaux estas klasifikita kiel belga superrealisto, etikedo sub kiu li mem ne sentis sin komforte, ĉar li mem ne konsideris sin en la skola senco kiel apartenanta al la surrealisma skolo[1]. Li fariĝis mondfama pentristo pro lia ikonografio en kiu centraj revenantaj motivoj estas skeletoj, trajnoj kaj nudaj virinoj en pentraĵoj en kiuj regas silento[2].

Biografio[redakti | redakti fonton]

La mondo de la juna Delvaux karakteriziĝas jam de lia fascinado por la mondo de fervojaj stacioj, admiro por la libroj de Jules Verne, timo pro skeletoj montritaj en klaso de sia lernejo, pasio por la antikva tempo kaj grek-romia mitologio, amo-timo por lia amanta sed reganta kaj kastranta patrino[3].

La juna Delvaux ricevis muzikajn lecionojn, studis la grekan kaj la latinan, legante Jules Verne[4] kaj la poezion de Homero. Lia tuta verko estis influita de ĉi tiuj legadoj, komencante kun siaj unuaj desegnoj kun mitologiaj scenoj.

Je la aĝo de 21 li komencis siajn studojn en la Académie Royale des Beaux-Arts en Bruselo kie li studis arkitekturon de 1916 ĝis 1917 kaj ornama pentrado de 1918 ĝis 1919. Poste li mem instruis en tiu akademio de 1950 ĝis 1962.

1928-1929 estis malfacilaj jaroj. Neniu interesiĝis pri liaj pentraĵoj. La publiko montris ĝeneralan indiferentecon, eĉ malamikecon. De 1929 ĝis komence de 1934 li estis influita de flandraj ekspresionistoj kiel ekzemple James Ensor, Gustave Permeke, De Smet kaj Van den Berghe[5]. Jardekon poste, sub la influo de Giorgio de Chirico kaj René Magritte, li partoprenis en surrealismaj ekspozicioj kune kun majstroj kiel Salvador Dalí.

En 1936 Delvaux kunhavigis ekspozicion ĉe la Palais des Beaux-Arts en Bruselo kun René Magritte[6]. Post kiam li estis vidinta la pentraĵo «Melankolio kaj mistero de strato» de Giorgio de Chirico, ke li poste aliĝis en 1937 al la surrealisma movado.

En 1937 li edziĝis kun Suzanne Purnal. Tamen la geedziĝo iĝis emocia fiasko. Seniluziiĝo kaj soleco fariĝis tioma fonto de inspiro, ke li kreis siajn plej bonajn artverkojn en ĉi tiu periodo.

La jaro 1938 fariĝis escepte fruktodona jaro kiam li partoprenis en la pariza "Exposition Internationale du Surréalisme", organizita de Marcel Duchamp. En junio samjare li ĉeestis en samspeca ekspozicio en Amsterdamo, tiu ĉi fojo organizita fare de André Breton kaj Paul Éluard.

En 1947 li renkontis denove kaj tute neatendite sian unuan amatinon Anne-Marie De Martelaere, lia "Tam", en Sint-Idesbald. Li forlasis sian edzinon kaj fine lli edziĝis kun Tam la 25-an de oktobro 1952.

En 1950 li fariĝis profesoro ĉe Ecole Nationale de la Cambre en Bruselo. En 1965 li fariĝis direktoro de la Académie Royale des Beaux-Arts en Bruselo.

En 1979 la brusela libera universitato (ULB) donis al Paul Delvaux la honoran doktorecon. En 1981 la usona popartisto Andy Warhol renkontis Delvaux en Bruselo kaj faris serion de portretoj de la pentristo.

Pro progresema blindeco Paul Delvaux ĉesis pentri depost 1986 kaj lia lasta grava ekspozicio estis en Parizo en 1992.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Fondumo kaj muzeo Paul Delvaux
Fondumo kaj muzeo Paul Delvaux je la belga marbordo en Sint-Idesbald.

Li komencis pentri preskaŭ ekskluzive pejzaĝojn. Lia preskaŭ akademia tekniko kontrastas kun lia fiskado sur misteraj temoj kaj sur sonĝema kaj persona mondo, en kiu la virino transformiĝas en misteran estaĵon, foje submetita al plantaj metamorfosoj, en etoso markita de certa erotiko. Liaj karakterizaj verkoj elstaras pro realismaj pejzaĝaj fonoj, antaŭ kiuj senvestitaj virinoj regas la bildon. Alia mondo de Paul Delvaux malfermiĝas en la mondo de fervojoj (vesperaj trajnoj). Ĉi tiuj pentraĵoj enhavas nenion, kio estas klare superreala, sed lia ludo kun la lumo de la luno produktas specialajn efikojn en iuj pentraĵoj.

Inter la jaroj 1940 kaj 1950 li faris plurajn murpentraĵojn inter alie en la brusela Palaco de kongresoj kaj en la kazino de Oostende.

Inter liaj plej konataj verksoj estas La skeletoj, Nokta ĝardeno, La delogo de St. Anthony kaj La dormanta Venuso. Okazis granda superrigarda ekspozicio de liaj artaĵoj en Roterdamo kaj en la naciaj muzeoj en Tokio kaj Kioto.

Ikonografio (bildolingvo)[redakti | redakti fonton]

La ikonografio de la artaĵoj de Delvaux, de kiu li akiris sian famon, estas malfacile esploirebla. Ne nur ĉar ĉi-rilate la pentristo malofte klarigis la motivojn, kiujn li uzis, sed ankaŭ ĉar ili ankoraŭ restas multinterpreteblaj. Nudaj inoj kun grandaj sonĝoj, homaj skeletoj, malnovaj trajnoj kaj kaleŝoj, stacidomoj kaj klasikaj konstruaĵoj estas la ĉefaj elementoj de lia bildlingvo.

Enirpordo al la ekspoziciejo de la muzeo Paul Delvaux - vorto muzeo en esperanto kaj pluraj aliaj lingvoj.
Enirpordo al la ekspoziciejo de la muzeo Paul Delvaux - vorto muzeo en esperanto kaj pluraj aliaj lingvoj.

Muzeo Paul Delvaux[redakti | redakti fonton]

En 1982 estis inaŭgurita en Sint-Idesbald vizitinda muzeo dediĉita al lia vivo kaj pentraĵoj. La vorto 'muzeo' (en esperanto kaj pluraj aliaj lingvoj) ĉirkaŭas la internan pordon kiu kondukas al la ekspoziciejo. Estonte eble dua muzeo Paul Delvaux povus malfermiĝi en Bruselo. En la ĉirkaŭaĵo de la muzeo eblas fari 6,5 km longan promenadon laŭlonge de la stratoj en kiuj la pentristo regule moviĝis. Ĝi nomiĝas 'Uit vriendschap' (el amikeco)[8].

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Carels, G., Deun, C. v., & Delvaux, P. (2004). Paul Delvaux: his life. Sint-Idesbald, Belgio : Paul Delvaux Foundation. ISBN 90-76704-55-4.

Rombaut, Marc (1990). Paul Delvaux. New York: Rizzoli. ISBN 0-8478-1201-4

Jean Jauniaux, Perception de Delvaux/Perceptie van Delvaux, novelo, Fondumo Paul Delvaux, 2017, dulingva franca-nederlanda, 2 x 19p., ISBN 978-2-9602128-0-8

Filmo[redakti | redakti fonton]

Henri Storck : Paul Delvaux, ou les femmes défendues (Paul Delvaux aŭ la malpermesitaj virinoj), 1970-1971

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

(nl, fr, en) Fondumo Paul Delvaux

(fr, nl, en) Muzeo Paul Delvaux

(angla) Nombro de pentraĵoj de Paul Delvaux

VIAF : Paul Delvaux

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Surrealismo

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Noto : tiu ĉi artikolo estas parte traduko de la samtitola artikolo en la nederlanda kaj hispana vikipediaj versioj je la 7-a de majo 2018.

  1. Rombaut, 1990, p. 14
  2. (nederlanda) filmo Paul Delvaux, ArtTube, NOS & Nederlands Instituut voor Beeld en Geluid, Muzeo Boijmans Van Beuningen, montras kelkajn reprezentajn artaĵojn okaze de superrigarda ekspozicio en Nederlando.
  3. (franca) Conférence de Pierre Ghêne: Regard de collectionneur "Delvauxpathe" à Paris, Wallonie-Bruxelles international.be, la 15-a de septembro 2016.
  4. Delvaux deklaris pri sia juneco: "Mia ĉefa pasio estis kun la libroj de Jules Verne ... Mi estis tute fascinita de la gravuraĵo de Riou, kiu montras al Otto Lidenbrock la saĝan geologon de Vojaĝo al la centro de la tero. Li unue reproduktis tion por la unua fojo en 1939 en la Fazoj de la luno, I. Carels, 2004, p.35.
  5. Informpanelo en la muzeo Paul Delvaux, 2018.
  6. Paul Delvaux, Peggy Guggenheim Collection.
  7. (franca) Pierre Ghêne & Paul Anrieu : "Paul Delvaux raconte ... " , blogo de Catinus, la 4-a de decembro 2010.
  8. (nederlanda) Dany Van Loo, Een Knuffelduik en Paul Delvaux wandeling voor Valentijn (Brakumado kaj promenado Paul Delvaux por la festo de la amantoj), Nieuwsblad, la 27-a de decembro 2015.