Ikonografio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
La Ambasadoroj, fare de Hans Holbein la malpliaĝa, estas kompleksa verko, kies ikonografio restas ĝis hodiaŭ debatata.

Ikonografio estas la branĉo de arthistorio, kiu temas pri la identigo, priskribo kaj interpretado de bildoj. La vorto "ikonografio" laŭlitere signifas "bildo-skribado", kaj originas de la greka εικον (bildo) kaj γραφειν (skribi). Dua difino de la sama vorto rilatas al la pentrado de ikonoj laŭ bizanca kaj ortodoksa tradicioj. Krom arthistorio, la vorto estas ankaŭ uzita en aliaj fakoj, ekzemple semiotiko aŭ por la studado de amaskomunikiloj.

Aprezo kaj perikonografia kulto en kristanismo[redakti | redakti fonton]

Rilate aprecon kaj kulton al la kaj per la bildoj en kristanismo, rimarkindas diversaj konceptaj pozicioj, kvankam ĉiuj kuniĝantaj al la sama definitiva konkludo, kiu rekonas ke, laŭ la Dua Nicea Koncilio (8a jarcento), la adorado «pere de la bildo pasas al prototipo», nome al Jesuo Kristo. Eblas pri tio distingi kvar poziciojn:

1) Laŭ kristanaj ortodoksuloj kaj orientaj eklezioj, sen bildoj (ikonoj kaj relikvoj) ne eblas realigi la aŭtenta ortodoksion.

2) Laŭ katolikismo, la bildoj (kaj relikvoj) memorigas kaj altiras adori Jesuon Kriston kaj al la imito de sanktuloj.

3) Laŭ protestantal fluoj, kaj eble, ankaŭ katolikaj, opinias ke eblas vivi sian fidon sen nenia alia «ikono» de Kristo (aŭ aliaj kristanaj bildato) ol la Parolo de Kristo, escepte foje de la kruco.

4) Aliaj kristanoj eliminas, praktike se ne principe, ĉiujn bildojn (kaj relikvojn) por ne forŝteli la atenton al la unika adorinda Jesuo Kristo. Eblus, fakte, per tiu kulto cedis al superstiĉo. Foje oni diras, kaj en tio ĉiuj kunvenas, ke Dio estas ĉie adorebla en «spirito kaj vero» (Johana evangelio).

Do, la kristana tradicio komplekse – kaj aparte katolikismo – rilate ikonografaĵojn kaj bildojn kaj relikvojn, sin prezentas vere pluralista. Se pliprecizigi la katolikan pozicion, oni vidu la oficialan katolikan instruaĵon rilate la nemanfaritan bildon de Kristo en la tuko dirita mortotuko de Kristo, nun protektita en Torino. [1] (Vidu Francesco Pieri docento pri historio de antikva eklezio kaj patristiko)