Sibayama Zyun'iti
| Sibayama Zyun'iti 柴山 純一 | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 6-an de januaro 1950 (76-jaraĝa) en Tagazyo, Gubernio Miyagi |
| Lingvoj | Esperanto • japana |
| Nacieco | japana |
| Ŝtataneco | Japanio |
| Okupo | |
| Okupo | esperantisto (1968–) |
| TTT | |
| Retejo | http://www.hh.e-mansion.com/~sibazyun/ |
| Esperanto | |
| Esperantistiĝis en | 1968 |
Sibayama Zyun'iti (japane
Biografio
[redakti | redakti fonton]Sibayama naskiĝis en 1950. Li loĝas en Jokohamo, profesie estis komputilisto, preipe pri bildo-traktado kaj geografia sistemo, kaj emeritiĝis en 2010. Li estis prezidanto de Japana Esperanto-Instituto (JEI) de 1999 ĝis 2012 [1], ĉefredaktoro de La Revuo Orienta de 2012 ĝis 2022, kaj estis la prezidanto de la Loka Kongresa Komitato de la 92a Universala Kongreso en Jokohamo. En la oficperiodo 2013-2016, li estis unu el du reprezentantoj de JEI en la komitato de Universala Esperanto-Asocio[2]. Li estis prezidanto de Jokohama Esperanto-Rondo de 2014, kaj post ties reorganizado kiel Neprofitocela Organizo Esperanto Jokohama, estas ties prezidanto.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- TTT-ejo de SIBAYAMA Zyun'iti (esperante).
- sinprezento de Sibayama Zyun'iti kun foto en lia persona retejo

