Kaŭabata Jasunari

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Kaŭabata Jasunari
Nobel-premiito Alfred Nobel mirrored.png
Yasunari Kawabata 1938.jpg
Persona informo
Naskiĝo 11-an de junio 1899 (1899-06-11)
en Osako
Morto 16-an de aprilo 1972 (1972-04-16) (72-jara)
en Zushi, Gubernio Kanagaŭa, Flag of Japan (1870–1999).svg Japanio
Mortis pro asfiksio • venenado [#]
Religio budhismo [#]
Etno japanoj [#]
Lingvoj japana lingvo [#]
Loĝloko Toyokawa • Kamakura [#]
Ŝtataneco Japanio [#]
Alma mater Universitato de Tokio [#]
Familio
Edz(in)o Hideko Kawabata [#]
Parencoj Kaori Kawabata [#]
Profesio
Okupo verkisto • romanisto • scenaristo • poeto [#]
Aktiva en Japanio [#]
Aktiva dum 1924– [#]
Verkado
Verkoj The Dancing Girl of Izu ❦
Snow Country ❦
Thousand Cranes ❦
The Old Capital ❦
The House of the Sleeping Beauties ❦
The Sound of the Mountain [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Information icon.svg
vdr
Kaŭabata Jasunari

KAŬABATA Jasunari (japane 川端 (かわばた) 康成 (やすなり) [kaŭa-bata jasu-nari]; naskiĝis la 14-an de junio 1899 en Kita-ku, Osaka; mortis la 16-an de aprilo 1972) estis japana verkisto kaj gajninto de la Premio Nobel de Literaturo en 1968.

Kawabata estis filo de kuracisto. Kiam li havis tri jarojn, ambaŭ gepatroj jam mortis kaj li ekloĝis ĉe la avino. En 1917 Kawabata ekstudis en la 1-a altlernejo (nun Tokia Universitato). Dum siaj studentaj jaroj li vojaĝis al Izu (duoninsulo). Surbaze de la vojaĝo li ekaperis en la literatura mondo per Izu no odoriko (Dancistino de Izu) en 1927. En 1920, li ekstudis en Tokia Universitato, en sekcio de anglalingva literaturo. En sekvinta jaro li transiĝis en sekcion de japanlingva literaturo. En 1924 li diplomiĝis.

En 1937 aperis lia romano Yukiguni (Neĝa lando), frosta rakonto de amrilato inter tokia riĉulo kaj provinca gejŝo en fora varmfonta urbeto. Per Yukiguni Kawabata fariĝis unu el la ĉefaj verkistoj de Japanio kaj la romano tuj fariĝis klasika. Senbazuru (Mil gruoj) daŭrigis iujn temojn de Yukiguni.

En 1968, li akiris premion Nobel de Literaturo.

Li sinmortigis en 1972 sen testamento. Eble li skuiĝis pro sinmorto de Mishima Yukio.

En la jaro 1995 la libanesa verkisto Raŝid ad-Daif skribis romanon Azizi as-sayyid Kawabata (Kara sinjoro Kawabata). En tiu romano la heroo skribas sian viv-konfeson al Kawabata.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Izu no odoriko (japane 伊豆 (いず)踊子 (おどりこ), "Dancistino de Izu")
  • Yukiguni (japane  (ゆき) (ぐに), "Neĝa lando", 1937)
  • Senbazuru (japane  (せん)羽鶴 (ばづる), "Mil gruoj", 1949-52)
  • Yama no oto (japane  (やま) (おと), "La sono de la monto", 1949-54)
  • Nemureru bizyo (japane  (ねむ)れる美女 (びじょ), "Dormanta belulino", 1960)
  • Koto (japane 古都 (こと), "La malnova metropolo", 1961)
  • Utsukushisa to kanashimi to (japane 美しさと悲しみと, "Beleco kaj tristeco", 1965)
  • Mizuumi (japane みづうみ, "La Lago", 1954)
  • Meizin (japane 名人 (めいじん), "La mastro de goo", (1972)

En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]

Kawabata yasunari birth.jpg
Kawabata yasunari museum01s1760.jpg