Kato Misao

El Vikipedio, la libera enciklopedio

KATO Misao (prononco: katoo misao), japano, inĝenier-oficiro. Naskiĝis en la 23-a de oktobro 1882 en Tokyo-si, mortis en 1938. En marto 1906 li eklernis Esperanton, kaj en majo 1906 en Yokosuka fondis la unuan Esperanto-grupon en Japanujo "Nippon Esperanto-Societo", kiu fariĝis filio de poste fondita JEA. Verkis memlernolibron por japanoj, 1906.