Rjukjua lingvaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Trafiksekurecaj avertoj en signaloj en Kin, Okinavo, skribitaj en japana (centro) kaj okinavan (maldekstre kaj dekstre).

La Rjukjuaj lingvoj (琉球語, Ryūkyū-go, 琉球語派, Ryūkyū-goha, ankaŭ 琉球諸語, Ryūkyū-shogo aŭ 島言葉 en Rjukjua, Ŝima kutuba, laŭvorte "insula parolmaniero"), estas la indiĝenaj lingvoj de la Rjukjua Insularo, nome la plej suda parto de la Japana arkipelago. Kun la Japana lingvo, ili formas la aron de la japanaj lingvoj. Tiuj rjukjuaj lingvoj ne estas reciproke interkompreneblaj unu kun alia. Oni ne konas precize kiom multaj parolantoj de tiuj lingvoj restas, sed la lingvoanstataŭado al la normiga japana kaj al pli fortaj dialektoj kiel la Okinava japana (diferenca el la Okinava lingvo) rezultis en la fakto, ke tiuj lingvoj iĝis endanĝeraj lingvoj; UNESCO klasigis kvar el tiuj lingvoj kiel "definitive endanĝeritaj" kaj du aliajn kiel "severe endanĝeritaj".[1]

Ĝenerale oni dividas aŭ klasigas tiujn lingvojn en du grupoj, nome nordaj kaj sudaj. En la norda grupo estus Kikai, Amami Ōŝima, Tokunoŝima, Okinoerabu, Ĝoron, Kunigami kaj la Okinava lingvo, sendube la plej parolata kun preskaŭ unu miliono da parolantoj. En la suda grupo estus Mijako (la dua plej parolata, sed jam nur de iom pli ol 60 000 parolantoj), Irabu, Tarama, Ĝaejama kaj Ĝonaguni. Ne nur tiuj lingvoj ne estas reciproke interkompreneblaj, sed krome kelkaj havas siajn proprajn dialektojn.

Ne estas popolnombraj informoj de la rjukjuaj lingvoj, kaj la preciza nombro de parolantoj estas nekonata. En 2005, la totala loĝantaro de la Rjukjua regiono estis de 1 452 288, sed fluparolantoj estas nur la maljunuloj, nome tiuj kiuj estas pli ol 50-jaraĝaj, kaj tiel la vera nombro de rjukjuaj parolantoj devas esti multe pli malalta.[2] Malmultaj infanoj aŭ junuloj parolas ilin, nur tiuj kiuj vivas kun siaj geavoj. Multaj junuloj uzas la okinavan dialekton de la japana, kio estas nek rjukjua lingvo nek dialekto.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "UNESCO Atlas of the World's Languages in danger". Unesco.org. Alirita en 2014-03-16.
  2. Shimoji & Pellard (2010:2)

Bibliografio[redakti | redakti fonton]