Prefektlando
Prefektujo aŭ prefektlando estas administra zono regata de prefekto kaj kies ĉefurbo nomiĝas prefektejo.
Ekde la imperiestro Diokleciano, la romia imperio partiĝis je kvar prefektujoj:
Ĉiu estis regata de prefekto de pretorejo, kaj partigata je diocezoj kiuj subpartiĝis je romiaj provincoj.
Nuna epoko
[redakti | redakti fonton]La vorto prefektujo estas uzata en kelkaj landoj por nomi provincojn kiujn regis prefekto.
Centr-Afrika Respubliko estas dividita en 17 unuojn: 14 prefektujojn, 2 ekonomiajn prefektujojn, kaj 1 aŭtonoman komunumon.
Prefektujoj (地区 dìqū) (da ili estas 17) respektive aŭtonomaj prefektujoj (自治州 zìzhìzhōu) (da ili ekzistas 30) estas unu el la specoj de la duaranga nivelo de la administra divido de Ĉinio.
Prefektujoj kovras la tri teritoriajn kategoriojn: la departementoj, la regionoj kaj la maraj prefektujoj.
Departementa Konsilio administras departementon kaj prefekto regas departementan prefektujon, kvankam la teritorioj identas, ĉar ili havas malsamajn instancojn. Ĉiu prefektujo partiĝas je subprefektujoj kongruantaj arondismentoj.
Same, regiona konsilio administras regionon kaj regionprefekto regas regionan prefektujon.
Kaj ekde la falo de la reĝeco en Francio, maraj prefektujoj anstataŭas la eksajn admiralujojn. Ĝiaj ĉefaj misioj estas la mara asekurado (dank'al la Regionaj perantaj centroj de prigardado kaj de helpado), la mara sekureco kaj la mediprotektado.
La tri francaj maraj prefektujoj estas:
- Prefektejo: Brest
- Mediteraneo (fr: TTT-ejo)
- Prefektejo: Tulono
- Maniko kaj Norda Maro (fr: TTT-ejo)
- Prefektejo: Ĉerburgo
Laoso
[redakti | redakti fonton]Japanio
[redakti | redakti fonton]Fojfoje, oni tradukis la administran dividon to-dō-fu-ken (japane 都道府県) al prefektujo, sed kutime en la landa Esperanto-movado uzatas la traduko gubernio. Vidu la tekston pri la japanaj gubernioj.
|