Ŝablono-Diskuto:Klasnomoj pri administraj unuoj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Episkoplando kaj Ĉefepiskoplando ne estas teritoria unuo en politika-administra senco kiel la aliaj vortoj el la listo, sed estas nur la agotereno de episkopo de iu eklezio - diversaj episkopoj de diversaj eklezioj en la sama teritorio havas diversajn agoterenojn, tiel kiel regionaj sportaj aŭ kulturaj kluboj povas havi siajn agoteritoriojn, aŭ diversaj filioj de firmao disdividas inter si la agoteritoriojn, por ke sama kliento ĉiam traktu kun sama filio de la firmao. En mia profesio de kuracisto mi konas firmajn interkonsentojn el kiuj lokoj unuopaj malsanulejoj devas akcepti pacientojn kaj ne rajtas rifuzi la medicinan trakton - la poŝta administrado dividas sian agoteritorion laŭ poŝtkodaj aŭ telefonkodaj regionoj ... Da tiaj dividoj estas multaj, kiuj saman teritorion dividas laŭ samtempe tute malsamaj manieroj. Se akcepti ĉiujn tiujn dividosistemojn, oni misuzus la sencon de tia vikipedia navigilo. Tial episkoplando kaj ĉefepiskoplando respektive episkopujo/ĉefepiskopujo aŭ diocezo/ĉefdiocezo aŭ eparĥio/ĉefeparĥio forpreniĝas el la listo. Alia situacio estas pri "princepiskoplando" - tio ja historie en la eŭropa mezepoko estis teritoria unuo, simila al aliaj princlandoj (vidu la koncernan artikolon). ThomasPusch (diskuto) 17:14, 1 jul. 2016 (UTC)[Respondi]

Ne forigita[redakti fonton]

Forigo de la ŝablono diskutiĝis flanke de la jena diskuto Vikipedio:Forigendaj_artikoloj#Klasnomoj_pri_administraj_unuoj. Kvankam la stranga listo "Klasnomoj pri administraj unuoj" estis forigita, la decido por la ŝablono estis ke ĝi restu. Mi nur el ĝi elprenas la ligilon al la eksa listo, kiu nun estas ruĝa ligilo. ThomasPusch (diskuto) 15:31, 20 jun. 2022 (UTC)[Respondi]