Suŝio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Suŝio de salmo.

Suŝio (寿司,鮨,酢 aŭ すし sushi) estas japana plado; ĝia esenca enhavo estas milde vinagrita rizo. Inter la gravaj specoj troviĝas bulsuŝio (握り寿司 nigiri-zushi), rulsuŝio (巻き寿司 makizushi), poŝa suŝio(稲荷寿司 inarizushi), tegola suŝio (散らし寿司 chirashizushi), kubsuŝio (押鮨 oshizushi), kaj militŝip-suŝio (軍艦巻き gunkanmaki). Krom la rizo mem, suŝio tipe havas alian ingrediencon aŭ ingrediencojn (kruda fiŝaĵo, omleto, legomoj, ktp). Ĝi ofte estas servita kun sojsaŭco, vasabio, gari (piklita zingibro), kaj verda teo.

Specoj de suŝio[redakti | redakti fonton]

Nigirizushi[redakti | redakti fonton]

Nigirizushi (握り寿司, "bul-suŝio") estas mord-granda suŝio kiu estas metita freŝan fiŝaĵon sur buligita rizo per manplato. Edomae-zushi (江戸前寿司, "suŝio el Tokio") estas tre konata. Fiŝa ovo kaj eĥino, kiuj facile renversiĝas, ofte estas servitaj kiel gunkanmaki (軍艦巻き "militŝip-suŝio"), kun nori-a (maralga) papero.

Ofta materialo:

Makizushi[redakti | redakti fonton]

Makizushi (握り寿司, "rul-suŝio") estas suŝio rulita de maralga papero per la ilo nomita "makisu". Tio estas tranĉite servita krom kiam oni manĝas je la Setsuzbun, la speciala tago antaŭ la komenco de la printempo en Japanio. Ne-japantradiciaj rulsuŝioj estas ekzemple kalifornia rulaĵo (uzanta avokadon) kaj aranea rulaĵo (uzanta molŝelan krabon).

Narezushi[redakti | redakti fonton]

En Narezushi (なれ寿司, "Fermentita suŝio") oni fermentigas fiŝaĵon, salon kaj rizon (malofte malton).

Chirashizushi[redakti | redakti fonton]

Temakizushi[redakti | redakti fonton]

Gimbap[redakti | redakti fonton]

Gimbap (김밥) estas la korea versio de rulsuŝio. Tio ne uzas vinagran sed ofte sezamolean rizon; kaj ne estas rulita de nori sed gim-a maralga papero.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]