Omleto
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
Omleto estas manĝaĵo el batmiksitaj ovoj, kuiritaj en pato kun oleo aŭ butero (aŭ alia graso) kaj spicoj aŭ aliaj ingrediencoj, ofte prezentata duige faldita.
Tipoj de omleto[redakti | redakti fonton]
- Ĉampinjona omleto
- Fromaĝa omleto
- Funga omleto
- Hispana omleto: (nomata en la hispana "tortilla" [tortilja], laŭvorte torteto), tiel hispanoj nomas la terpoman omleton.
- Ŝinka omleto
- Terpoma omleto: en Hispanio ĝi konsistas el la sekvaj bazaj ingrediencoj: terpomoj, ovoj, oliv-oleo, cepo kaj salo.
- Eggah (egipta farĉita omleto).