Subita inundo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ŝoforante laŭ ŝoseo suferanta pro subita inundo.

Subita inundotuja inundo estas rapida inundo okazinta sur geomorfe malaltaj areoj: sekaj riverujoj, riveroj, sekaj lagoj kaj basenoj. Ĝi povas esti kaŭzata de forta pluvo asociata kun fortaj ŝtormoj, uraganoj, aŭ neĝo-fandado el glacio aŭ neĝo fluanta super glacitavoloj de neĝokampoj. Subitaj inundoj povas okazi post la falo de natura glaciaruba digo, aŭ de homa strukturo kia homfarita akvobaraĵo, kiel okazis antaŭ la inundoj de Johnstown de 1889. Subitaj inundoj distingiĝas el normalaj inundoj pere de temposkalo de malpli ol ses horoj.[1] La portempa disponeblo de akvo estas ofte uzata de plantoj kun rapida ĝermado kaj mallonga kreskociklo, kaj de speciala adaptita animala vivo.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Definitions of flood and flash flood. National Weather Service. Alirita 2008-08-19.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • (August 1996) “Modelling and application of the geomorphic and environmental controls on flash flood flow”, Geomorphology 16 (4), p. 337–47. doi:10.1016/0169-555X(96)00002-5. Alirita 2008-07-17.. 


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]