Eid ul-Adha

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La islama festo Eid ul-Adha (arabe: عيد الأضحى) okazas memore de la preskaŭ-ofero al Alaho de Iŝmaelo, fare de lia patro Abrahamo. (Malsame al la kristanoj, kiuj kredas, ke Abrahamo prenis sian duan filon Isaakon al la monto por oferi lin al la Dio, islamanoj kredas, ke estis la unua filo Iŝmaelo, kiun Abrahamo prenis al la monto.) Oni festas tiun ĉi eidon je la 10a tago de la monato Dhul Hiĝĝa (arabe: ذو الحجة ), post la jara pilgrimado -- la haĝo -- al Mekao en Saŭda Arabio. Okazas tiu ĉi eido 70 tagojn post la fino de la fasta monato de Ramadano, je la fino de kiu oni festas la unuan eidon de la islama kalendaro, la Eid ul-Fitr.

Dum tiu ĉi kvartaga eido, oni laŭdas la submeton de Abrahamo al la volo de Alaho. Kaj kiel simbolo de lia ofero de ŝafo (anstataŭ Iŝmaelo), oni oferas bestojn kiujn oni taksis halaal, t.e., indaj (aŭ permesitaj) oferi. Tial oni nomas tiun ĉi eidon, en Barato ekzemple, bakrid (la kapro-eido).

Oni manĝas trionon de la viando; donacas trionon al la najbaroj kaj parencoj; kaj trionon oni donas al la malriĉuloj. Same kiel ĉe ĉiuj festoj, ankaŭ dum Eid ul-Adha, preĝoj estas faritaj kaj donacoj interŝanĝitaj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]