InterContinental

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ne konfuzu kun la firmao InterContinental Hotels Group (IHG)


InterContinental
hotelĉeno • varomarko vd
Dum 4-a de aprilo 1946 - nekonata/nuntempe
Fondintoj Juan Trippe vd
Sidejo Denham
Agokampo hotelĉeno
TTT Oficiala retejo
vdr

InterContinental (angle InterContinental) estas luksa hotelĉeno, fondita de Pan American World Airways, posedata de Juan Trippe, nuntempe ĝi estas posedata de InterContinental Hotels Group [1]. La ĉeno funkciigas 200 hotelojn kaj feriejojn en proksimume 75 landoj [2].

Historio[redakti | redakti fonton]

InterContinental estis fondita en 1946 kiam la unua hotelo en la ĉeno malfermiĝis en Belém, Brazilo. En 1981, la holdingo "InterContinental Hotels Corporation" (korporacio de InterKontinentaj hoteloj) estis vendita al la brita firmao "Grand Metropolitan". Kiam Grand Metropolitan temigis ĝian kernkomercon, la "Intercontinental Hotel Corporation" estis vendita al la japana firmao Saison Group. En 1998 Bass plc aĉetis ĝin.

En 2000, la kompanio Bass likvidis sian malnovan bierfarejon kaj ankaŭ vendis la varmarkon, kiu tiam estis 223-jaran. En la sama tempo, ĝi ŝanĝis sian nomon al la "Six Continents". En 2003 la firmao dividiĝis en du. Unu traktas la administradon de la kvara plej granda drinkejĉeno en Britio, kaj la dua plifirmigas la hotelkomercon sub nova nomo "Intercontinental Hotels Group".

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. History of InterContinental Hotels Group. InterContinental Hotels & Resorts (17 November 2020). Alirita 17 November 2020.
  2. Our Brands. InterContinental Hotels & Resorts (26 January 2023). Alirita 26 January 2023.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]