Bengalaj islamanoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Bengalaj islamanoj estas sekvantoj de Islamo inter Bengalanoj. La islamanoj de Bengalo estas la dua plej granda etna islama komunumo en la mondo, malantaŭ la Arabaj islamanoj.[1] Ili parolas la bengalan lingvon kaj estas indiĝenaj de la nuntempa Bangladeŝo kaj de orientaj subŝtatoj de Barato, kiaj Okcidenta Bengalo kaj Asamo. Plej Bengalaj islamanoj estas membroj de la branĉo de Sunaismo ene de Islamo. Minoritato estas membroj de la branxoj de Ŝijaismo kaj de Ahmadismo.

La popolo de la Bengala Delto havas multrasajn originojn, inklude hibridan mikson de Hindarjaj, Dravidaj, Tibetbirmanaj kaj Aŭstroneziaj praularoj. La regiono estis historie separata el Barato fare de la povegaj riveroj Gango kaj Bramaputro, kio permesis al la Bengalanoj disvolvigi sendependajn lingvon kaj kulturon. La delto estis kerno de komercaj vojoj, kiaj la Golfo de Bengalo kaj la komerco en Hinda Oceano; la Silka Vojo; kaj la Grandtrunka Vojo nordokcidenten de la Maŭrja imperio. Islamo alvenis en la unua jarmilo kaj ege influis la bengalajn kulturon kaj civilizacion. La influo de Persaj, Turkaj, Arabaj kaj Mongolaj setlantoj poste aldoniĝis al la riĉa kultura fandopoto de Bengalo. La Sultanlando de Bengalo estis grava orienta landlima ŝtato en la mezepoka Islama mondo.[1] La Mogola Imperio atestis la posta kristaligo de la bengala islama identeco. En la Brita Hindia Imperio, Bengalaj islamanoj ludis gravan rolon en la disvolvigo de modernaj politikaj kaj artaj esprimoj en Suda Azio. Ili estis respondecaj pri la demografia majoritato de Orienta Pakistano, kiu iĝis sendependa post revolucia liberiga milito en 1971.

Bengalaj islamanoj kunhavas fortajn kulturajn similaĵojn kun Bengalaj hinduoj, kristanoj kaj budhistoj. Ene de pli larĝa Bengala kulturo, ili havas distingajn sociajn, lingvajn kaj kuirartajn karakterojn. Bangladeŝo havas hegemonian bengalislaman majoritaton. Ili estas la dua plej granda komunumo en la barataj ŝtatoj de Okcidenta Bengalo kaj Asamo.

Bengalaj islamanoj estas en Bangladeŝo ĉirkaŭ 146,000,000 (2011) kaj en Barato 30,000,000 (2011), dum en Pakistano estas 2,200,000 (2011) kaj en Sauda Arabio ĉirkaŭ 1,200,000 (2010). Diasporo estas en multaj landoj ĝis ĉirkaŭ kvar aŭ kvin milionoj, kaj ĉefe en Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, Malajzio, Unuiĝinta Reĝlando, Kuvajto, Omano, Kataro, Usono, Italio, Barejno ktp.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Eaton, Richard M. (1993). The Rise of Islam and the Bengal Frontier, 1204-1760 (PDF). Berkeley: University of California Press. [1] Arkivigite je 2016-06-21 per la retarkivo Wayback Machine Alirita la 23an de Aprilo 2016.

Literaturo[redakti | redakti fonton]