Ramna Parko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lago kaj pejzaĝo de Ramna Parko.
Grandaj malnovaj arboj de Ramna Parko.

Ramna Parko (bengale রমনা উদ্যান Rômna Uddan) estas granda parko kaj distra areo situanta ĉe la urba kerno de Dako, nome ĉefurbo de Bangladeŝo. Tiu parko estas unu el la plej belaj areoj en Dako kun multaj arboj kaj lago ĉe ties centro. La historio de la parko estas ĉirkaŭ 1610 dum la Mogola Imperio, kiam la urbo Dako estis fondita de Subehdar Islam Ĥan en la epoko de la imperiestro Jahangir.

Notoj[redakti | redakti fonton]