Jahangir

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Nur-ud-din Mohammad Salim, konata laŭ sia imperia nomo Jahangir en persa "konkeranto de la mondo" (31a de Aŭgusto, 1569 – 7a de Novembro, 1627), estis la kvara Mogola Imperiestro kiu regis el 1605 ĝis sia morto en 1627. Lia trona nomo Jahangir signifas 'konkeranto de la mondo', 'mondokonkeranto' aŭ 'mondokaptanto' (Jahan = mondo, gir estas la radiko de la persa verbo gereftan, gireftan = kapti).

Oni skribis multon pri lia nomo kaj figuro, kaj la historio de lia kontraŭleĝa rilato kun la mogola korteganino, Anarkali, estis ege multe kaj amplekse adaptita en literaturon, arton kaj kinon de Barato.

Jahangir estis la plej aĝa survivinta filo de la Mogola Imperiestro Akbar kaj estis deklarita sukcedanto de sia patro je tre frua aĝo. Senpacience por povo, tamen, li ribelis en 1599 kiam Akbar estis engaĝita en Dekkano. Jahangir estis venkita, sed finfine li sukcedis sian patron kiel imperiestro en 1605 pro la forta elteno kaj klopodoj de la virinoj de la haremo de Akbar kiaj Rukaija Sultan Begum, Salima Sultan Begum kaj sia avino Hamida Banu Begum aŭ Marjam Makani. La virinoj faris konsiderindan influon super Akbar kaj favoris Jahangir kiel lia sukcedanto. Dum la unua jaro de la regado de Jahangir okazis ribelo organizita de lia plej aĝa filo Ĥusrau Mirza. La ribelo estis tuj venkita; Ĥusrau estis portita antaŭ sia patro arestita. Post venki kaj ekzekuti preskaŭ 2000 membrojn de la ribelo, Jahangir blindigis sian perfidan filon.

Retaj verkoj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • ANDREA, Alfred J.. (2005) The Human Record: Sources of Global History. Vol. 2: Since 1500. Boston: Houghton Mifflin. ISBN 0-618-37041-2.

(1989) “Religion and State during the Reign of Mughal Emperor Jahǎngǐr (1605–27): Nonjuristical Perspectives”, Studia Islamica 69 (69), p. 95–119. doi:10.2307/1596069. 

(1987) “Jahāngīr's Vow of Non-Violence”, Journal of the American Oriental Society 107 (2), p. 245–256. doi:10.2307/602833. 

(2007) “Recovering a Missing Voice from Mughal India: The Imperial Discourse of Jahāngīr (R. 1605–1627) in his Memoirs”, Journal of the Economic and Social History of the Orient 50 (4), p. 452–489. doi:10.1163/156852007783245034. 

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]