Alexander Stubb
Alexander Stubb | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskonomo | Cai-Göran Alexander Stubb |
Naskiĝo | 1-an de aprilo 1968 (52-jara) en Helsinko |
Lingvoj | finna lingvo • sveda lingvo • angla lingvo • franca lingvo • germana lingvo |
Ŝtataneco | Finnlando |
Alma mater | Londona Lernejo de Ekonomiko • Kolegio de Eŭropo • Universitato Furman • Universitato de Parizo 1 Panteono-Sorbono • Universitato de Parizo-Sorbono |
Familio | |
Patro | Göran Stubb |
Edz(in)o | Suzanne Innes-Stubb |
Okupo | |
Okupo | politikisto • diplomato |
TTT | |
Retejo | http://www.alexstubb.com/ |
Cai-Göran Alexander STUBB (naskita la 1-an de Aprilo 1968 en Helsinki)[1] estas Finna politikisto de la konservativa-liberala partio Nacia Koalicio. Ekde Majo 2015 li estas Ministro pri Financoj en la registaro de Ĉefministro Juha Sopilä.
Stubb estas doktoro pri filozofio, specialisto pri internacia politiko. Li estis elektita membro de la Eŭropa Parlamento en 2004, ricevinte la due plej grandan nombron da voĉoj en la tuta lando. Li estis nomumita Ministro pri Eksterlandaj Aferoj en la dua ministraro de Matti Vanhanen en Aprilo de 2008, post demisio de la antaŭulo.[2] En la parlamentaj elektoj de 2011 li estis elektita parlamentano kaj poste nomumita Ministro pri Eŭropaj Aferoj kaj Ekstelanda Komerco en la registaro de Jyrki Katainen. Post kiam Katainen estis nomumita membro de la Eŭropa Komisiono en 2014, Stubb estis elektita Ĉefministro de Finnlando. En tiu posteno li restis ĝis la 29-a de Majo 2015, kiam li estis nomumita Ministro pri Financoj en la nove formita registaro sub Ĉefministro Sipilä. [3]
Krom siaj gepatraj lingvoj la Sveda kaj Finna, Stubb parolas la Anglan, Francan kaj Germanan.
Antaŭe: | Ĉefministro de Finnlando | Poste: | ![]() |
---|---|---|---|
Jyeki Katainen | 2014-2015 | Juha Sipilä |