Toivo Kivimäki

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Toivo Kivimäki
Persona informo
Toivo Mikael Kivimäki
Naskiĝo 5-a de junio 1886
en Tarvasjoki, en la sudo de Okcidenta Finnlando
Morto 6-a de majo 1968)
en Helsinko
Tombo Tombejo Hietaniemi vd
Lingvoj finna vd
Ŝtataneco Finnlando vd
Alma mater Imperial Alexander University vd
Partio Nacia Progrespartio vd
Familio
Gefratoj Juuso Kivimäki vd
Profesio
Okupo politikistodiplomato • universitata instruisto vd
Aktiva en Helsinko vd
ĉefministro de Finnlando
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Toivo KIVIMÄKI (naskiĝis la 5-an de junio 1886, mortis la 6-an de majo 1968) estis finna juristo, diplomato kaj politikisto. Li estis ĉefministro de Finnlando de la 14-a de decembro 1932 ĝis la 7-a de oktobro 1936.

Post la studo de juro li estis profesoro pri civila juro en la Universitato de Helsinko. Tie li de 1931 ĝis 1936 estis dekano de la fakultato pri civila juro. Krome li politike aktivis en la Nacia Progresema Partio kaj post la sendependiĝo de Finnlando estis membro de la finna parlamento. De decembro 1928 ĝis aŭgusto 1929 li estis ministro pri internaj aferoj en la registaro de Oskari Mantere kaj de marto 1931 ĝis decembro 1932 ministro pri justico en la dua registaro de Juho Sunila. Kiel ties posteulo, li inter la 14-a de decembro 1932 kaj la 7-a de oktobro 1936 estis ĉefministro de Finnlando, en registara koalicio inter lia partio, la Nacia Koalicio kaj la Sveda Popola Partio. Dum lia oficperiodo li tre akcentis la kunlaboron kun la aliaj ŝtatoj de Skandinavio.

Du semajnon post subskribo de la pripaca traktato inter Finnlando kaj Sovetunio por finigo de la Vintra Milito la 13-an de marto 1940, la tiama ĉefministro Risto Ryti nomumis lin ambasadoro en Berlino, la tiama ĉefurbo de la hitlera Nazia Germanio. Tie li laboris ĝis la finigo de diplomatiaj rilatoj de Finnlando al Nazia Germanio la 2-an de septembro 1944. Dum la naziaj gvidantoj de Germanio ĝis 1941 havis malamikan sintenon al Finnlando, estis li kiu zorgis por signifa plibonigo, tiel ke la germana armeo Wehrmacht inter 1941 kaj 1944 subtenis la finnan armeon en sia lukto kontraŭ la Ruĝa Armeo por reakiro de la en 1940 de Sovetunio forprenitaj partoj de Finnlando.

Post interkonsentiĝo pri armistico inter Finnlando kaj Sovetunio en 1944, la sovetiaj regantoj konsideris lin nedezirata politikisto; en verdikto de februaro 1946 li kondamniĝis je 5 ½ jaroj da malliberiĝo, sed tamen en 1948 liberiĝis kadre de amnestio. Li retiriĝis el la nacia politiko kaj reprenis sian postenon de profesoro en la Universitato de Helsinko.