Harri Holkeri

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Harri Holkeri
Persona informo
Harri Hermanni Holkeri
Naskonomo Harri Hermanni Holkeri
Naskiĝo 6-an de januaro 1937 (1937-01-06)
en Oripää
Morto 7-an de aŭgusto 2011 (2011-08-07) (74-jaraĝa)
en Helsinko
Mortis pro naturaj kialoj vd
Tombo Tombejo Hietaniemi vd
Lingvoj finna vd
Ŝtataneco Finnlando vd
Alma mater Universitato de Helsinko vd
Partio Nacia Koalicio vd
Profesio
Okupo politikistodiplomato • bankisto vd
Aktiva en HelsinkoKosovo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Harri Hermanni HOLKERI (naskiĝis la 6-a de januaro 1937, mortis la 7-a de aŭgusto 2011) estis finna politikisto. Li estis prezidanto de sia partio Nacia Koalicio 1971–1979, ĉefministro en 1987–1991 kaj estrarano en centra banko de sia lando. Li estis prezidanto de 55-a Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj. Poste Holkeri agis en pactraktadaj taskoj. Kiel prezidanto de Nacia Koalicio al liaj plej grandaj atingoj apartenas, ke li normaligis rilatojn inter Nacia Koalicio kaj longtempa prezidanto Urho Kekkonen. Holkeri ricevis honorigon (Ordeno de la Brita Imperio) el reĝino Elizabeto la 2-a.