Alexander Stubb
Cai-Göran Alexander STUBB (naskita la 1-an de aprilo 1968 en Helsinki)[1] estas finnlanda politikisto de la konservativa-liberala partio Nacia Koalicio kaj nuna Prezidento de Finnlando.
Biografio
Stubb estas doktoro pri filozofio, specialisto pri internacia politiko. Li estis elektita membro de la Eŭropa Parlamento en 2004, ricevinte la due plej grandan nombron da voĉoj en la tuta lando. Li estis nomumita ministro pri Eksterlandaj Aferoj en la dua ministraro de Matti Vanhanen en aprilo de 2008, post demisio de la antaŭulo.[2] En la parlamentaj elektoj de 2011 li estis elektita parlamentano kaj poste nomumita Ministro pri Eŭropaj Aferoj kaj Eksterlanda Komerco en la registaro de Jyrki Katainen. Post kiam Katainen estis nomumita membro de la Eŭropa Komisiono en 2014, Stubb estis elektita ĉefministro de Finnlando. En tiu posteno li restis ĝis la 29-a de Majo 2015, kiam li estis nomumita Ministro pri Financoj en la nove formita registaro sub ĉefministro Juha Sipilä. [3]
En 2016, Stubb perdis voĉdonon pri la gvidado de sia partio, kaj demisiis kiel ministro. En 2017 li estis nomumita vicprezidanto de la Eŭropa Investa Banko
En 2023 li anoncis sian intencon prezentiĝi por la elektoj de prezidento de la Respubliko en 2024. Li venkis la balotojn, kaj en la 1-a de marto 2024 li fariĝis la nova prezidanto de Finnlando.
Krom siajn gepatrajn lingvojn, la sveda kaj finna, Stubb parolas la anglan, francan kaj germanan.
Referencoj
- ↑ retpaĝo pri Alexander Stubb en la Parlamento de Finnlando
- ↑ gazetara komuniko pri nomumo de Stubb kiel Ministro pri Eksterlandaj Aferoj
- ↑ retpaĝo pri Ministro Stubb en la registaro de Sipilä. Arkivita el la originalo je 2017-06-09. Alirita 2016-03-04.
Eksteraj ligiloj
|
|
|