Marcelo Rebelo de Sousa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Marcelo Rebelo de Sousa
Persona informo
Marcelo Nuno Duarte Rebelo de Sousa
Naskonomo Marcelo Nuno Duarte Rebelo de Sousa
Naskiĝo 12-an de decembro 1948 (1948-12-12) (75-jaraĝa)
en Lisbono
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj portugalaanglafrancagermana vd
Ŝtataneco Portugalio vd
Alma mater University of Lisbon School of Law vd
Partio Socialdemokrata Partio vd
Subskribo Marcelo Rebelo de Sousa
Familio
Patro Baltazar Rebelo de Sousa vd
Patrino Maria das Neves Rebelo de Sousa vd
Profesio
Okupo politikisto • universitata instruisto • ĵurnalisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Marcelo Nuno Duarte REBELO DE SOUSA (Lisbono, 12a de Decembro 1948) estas portugala politikisto, prezidanto de la Respubliko ekde Marto 2016.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li estas filo de Baltazar Rebelo de Sousa, iama kolonia guberniestro de Mozambiko kaj ministro dum la diktaturo de Salazar. Li studis juron en la Universitato de Lisbono en 1966.​ Rebelo de Sousa, kiu eniris en la Socialdemokrata Partio (PSD) en 1974,​ estis deputito de la Konstitucifara Asembleo (1975-1976). En la oka konstitucia registaro, prezidita de Francisco Pinto Balsemão, li dekomence servis kiel Sekretario de Ŝtato de la Prezidenteco de la Ministraro ekde sia nomumo la 4an de Septembro 1981, kaj poste li estis nomumita ministro pri Parlamentaj Aferoj en junio 1982.

Post la rezulto de la ĝenerala balotado de 1983 li formis parton de la sektoro de la PSD kontraŭ koalicio kun la Socialista Partio.​ En decembro 1989 lia kandidateco al la Municipo de Lisbono malsukcesis antaŭ la kandidateco de la socialista Jorge Sampaio.​

Li estris la PSD ekde 1996 ĝis 1999,​ kiam li rezignis neatinginte koalicion kun la dekstro, post kio sukcedis lin José Manuel Durão Barroso. Li kandidatiĝis en la ĝenerala balotado de Portugalio de 2016, kion li venkis per absoluta majoritato. Li enposteniĝis la 9an de Marto samjare, kiel la sepa Prezidanto de la Respubliko ekde la Revolucio de la Diantoj.

En la prezidenta balotado de 2021 li estis reelektita por dua regotempo, per absoluta majoritato eĉ pli ampleksa ol en 2016.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

​* Fernández Stock, María José (1988). «El centrismo político y los partidos del poder en Portugal». Revista de estudios políticos (Madrid: Centro de Estudios Políticos y Constitucionales). 60-61: 139-172. ISSN 0048-7694.

​* Magone, José M. (2004). The Developing Place of Portugal in the European Union. New Brunswick y Londres: Transaction Publishers. ISBN 0-7658-0206-6.

​* Saraiva, José António (2007). Política à Portuguesa. Oficina do Livro. ISBN 9789895556700.